Preĝejo Patrono de Hungaroj (Kaba)

Katolika preĝejo en Kaba

La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas eklezia konstruaĵo en urbo Kaba (Hungario).

Preĝejo Patrono de Hungaroj
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaba
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Berettyóújfalu
paroĥo filio de Püspökladány
Dato de konsekro 1990
Konsekrinto Endre Gyulay
Arkitektura priskribo
Konstruado 19891990
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri katolika kirko de Kaba okazis en 1220. Laŭ priskribo el 1569 ĝi estis ĉirkaŭita per defenda muro kaj remparo. En 1660 la turkoj parte detruis ĝin. La revenintaj loĝantoj (tiutempe jam kalvinanoj) uzis la kirkon (ankaŭ nun). La sporadaj katolikoj eklezie apartenis al Báránd. Katolika grupo de Kaba estis fondita en 1944. Iam estis konstruita kapelo en Kaba, kiu estis malkonstruita en 1989 kaj pli nova estis konstruita kaj konsekrita en 1990. En 1993 la diocezo transprenis la taskojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, kiu kuŝas ĉe stratangulo. La konstruaĵo ne havas turon kaj similas al loĝdomo. Ĉe la malantaŭa parto kruce etendiĝas ia konstruaĵparto, eble pastra loĝejo kaj administrejo. En la korto troviĝas la ŝtala kaj alta sonorilostablo farita en 1982, sed ties sonorilo en 1842.

Fontoj redakti