Preĝejo Patrono de Hungaroj (Tiszaújváros)

Preĝejo Patrono de Hungaroj en Tiszaújváros

La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas eklezia konstruaĵo en urbo Tiszaújváros (Hungario).

Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszaújváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Ónod
paroĥo loke
Dato de konsekro 1993
Konsekrinto István Seregély
Arkitektura priskribo
Konstruado 19921993
Specifo
Enhaveco 350 sidlokoj, 600 starlokoj
Longo 36 m (interne)
Larĝo 9 m (ĉefnavo interne)
Alto 16 m (navo interne); turo 27 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 3580 Tiszaújváros, Szent István u. 20.
vdr

Historio redakti

Tiszaújváros kreiĝis dum la socialismo, pli frue apude ekzistis vilaĝo Tiszaszederkény. Oni supozas, ke la vilaĝo havis katolikaj kirkon, kiun eble la kalvinanoj uzis dum dominado de turkoj. En la urbo oni ne konstruis kirkon, la katolikoj frekventis kirkon en Sajószöged. La preĝejo videbla nun konstruiĝis depost fino de la socialismo inter 1992-1993. La liturgia spaco pretiĝis en 1998, la altaro en 2005. La apuda paroĥejo estis konstruita en 2000.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas ĉe la urborando, ĉar libera loko ne estis en la centro. La fasado estas simetria, La meza parto reliefas kaj altiĝas, kvazaŭ triangula turo. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Ĉe unu el la anguloj estas la enirejo. Malantaŭe estas la ĉefnavo kun du flankonavoj. La fasado estas senfenestra. La orgeno estas donaco de Germanio. La vitraloj estas kreaĵoj de Tibor Bráda. Sub la preĝejo oni establis tombejon por kelkcent ĉerkoj kaj ĉirkaŭ 2000 urnoj.

Kermeso okazas en la okan de oktobro.

Fontoj redakti