Preĝejo Reĝino de Rozario (Kistarcsa)

Preĝejo Reĝino de Rozario en Kistarcsa

La preĝejo Reĝino de Rozario estas sakrala konstruaĵo en urbo Kistarcsa (Hungario).

Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario
Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario en Kistarcsa en 1908
Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario en Kistarcsa en 1908
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kistarcsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
paroĥo loke (ekde 1913)
Arkitektura priskribo
Konstruado 1776
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en 1332, laŭ arkitektoj ĝi estis konstruita inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj. Depost dominado de turkoj en 1721 ĝi estis jam ruina, fine en 1880 plene malkonstruiĝis. Pli nova kirko estis konstruita ekde 1776, sed oni profitis ŝtonojn de la menciita ruino. Ĝis 1913 la preĝejo estis filio de Kerepes, poste Kistarcsa ricevis paroĥan statuson. La orgeno estis kreita en 1914 kaj renovigita en 1975. La internaj instalaĵoj estis ŝanĝitaj en la 1940-aj jaroj. En 1949 Kálmán Istókovits pentris freskojn ĉe la altaro, en 1960 József Takács pentris la navon.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola inter trotuaroj, antaŭe ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la tre alta enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La turpinto estas bulboforma. Apud la enireja pordo po unu malprofundaj kaj malplenaj niĉoj troviĝas. La absido estas rektangula kaj same larĝas, ol la navo. Sakristio aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la unuan de oktobro.

Fontoj redakti