Preĝejo Sankta Andreo (Tóalmás)

Preĝejo Sankta Andreo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Tóalmás, en korto.

Preĝejo Sankta Andreo
Preĝejo Sankta Andreo en Tóalmás
Preĝejo Sankta Andreo en Tóalmás
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tóalmás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
dekanujo Nagykáta
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 12 m (navo)
Larĝo 8.5 m (navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko jam en 1406 kirko funkciis en la vilaĝo, sed oni konjektas, ke la konstruo mem okazis antaŭ jarcento(j). Post la dominado de turkoj en 1687 la kirko estis riparita, en 1697 muro ĉirkaŭis la preĝejon. En 1710 oni konstruis al la gotika sanktejo barokan navon. En 1746 oni konstruis turon kun la apuda kapelo Sankta Tombejo. La orgeno ekfunkciis en 1860. Fulmo trafis la preĝejon en 1875, sed incendio ne okazis. En 1896 oni faris novan ĉefaltaron. En 1965 oni pentris la navon. En 1981 kaj 2006 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola. En mezo de la fasado altiĝas la turo. La sanktejo estas oklatera kaj ĝi aliĝas al la navo kun 4 lateroj. La sakristio situas apud la sanktejo.

Kermeso okazas en la 30-an de novembro.

Fontoj redakti