Preĝejo Sankta Anna (Bozsok)

La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Bozsok.

Preĝejo Sankta Anna
preĝejo Sankta Anna en Bozsok
preĝejo Sankta Anna en Bozsok
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bozsok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Kőszeg
paroĥo en Preĝejo Koro de Jesuo (Kőszeg)
Dato de konsekro 1630
Konsekrinto István Sennyey (1580)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua preĝejo onidire estis konstruita en la mezepoko, fakte apud la nuna kirko estas videbla ruino. La nun videbla preĝejo estis konsekrita en 1630. Ĝi estis renovigita en 1743, pligrandigita laŭ baroko en 1772. La orgeno estis farita en 1842. En 1949 oni kovris la tegmenton per ardezoj, en 1958 la ekstra parto estis restaŭrita. La nun videblaj murpentraĵoj estis pentritaj en 1972. Ekstere, poste interne la preĝejo estis renovigita en 1990.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefvojo en korto, kiu estas ĉirkaŭita per defenda muro. En la korto estas ankaŭ krucifikso kaj monumento pri miljaro. La kvadrata turo estas la plej proksime al la vojo. Malantaŭ la turo dekstre la navo, maldekstre la kvadrata absido etendiĝas. La absido estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. Inter la turo kaj absido la sakristio situas.

Kermeso okazas en dimanĉo depost la 26-an de julio.

Fontoj redakti