Preĝejo Sankta Anna (Kerepes)
La preĝejo Sankta Anna estas sakrala konstruaĵo en urbo Kerepes (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Anna | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kerepes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Gödöllő |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2144 Kerepes, Szabadság út 246. |
Historio
redaktiDum la malfrua mezepoko Kerepes havis kirkon kun patroneco de Sankta Nikolao. Dum dominado de turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj, sed ĝis 1690 la tiama vilaĝo senhomiĝis. La novaj alvenintoj refondis la paroĥon en 1702 kaj la kirko estis pligrandigita en 1739. Fulmo trafis ĝin en 1907, tial pli nova estis konstruita inter 1910-1912 jam kun patroneco de Sankta Anna. La orgeno estis farita en 1912.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto, kiu kuŝas laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo altiĝas ĉe la dekstra angulo. La enireja pordo iomete reliefas en la fasado. La turo havas niĉon kun statuo en la strata flanko. La navo havas fenestrojn ambaŭflanke. La absido estas plurlatera kaj kontaktiĝas kun sakristio.