Preĝejo Sankta Anna (Nyírtelek)
La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en urbo Nyírtelek (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Anna | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírtelek |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Nyíregyháza |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1879–1880 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Nyírtelek, Petőfi u.31. 4431 |
Historio
redaktiLa nuna loko de Nyírtelek ĝis 1952 estis ekstera parto de Nyíregyháza kun sporadaj loĝantoj. En tiu loko grafa familio konstruis privatan kapelon inter 1879-1880, sed por diservoj ankaŭ la proksimaj loĝantoj uzis ĝin. Pli frue la katolikoj uzis proksime alian kapelon. La kapelo estis trakonstruita en 1935, samtempe levita kirko.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ monumento de falintoj dum la 1-a mondmilito. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La turpinto estas oklatera piramido. La navo finiĝas en plurlatera absido, kiu estas iomete malpli alta kal larĝa, ol la navo. La absido estas plurlatera.