Preĝejo Sankta Anna (Zalatárnok)
La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en Hungario, en mezo de vilaĝo Zalatárnok.
Preĝejo Sankta Anna | |
---|---|
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalatárnok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Lenti |
paroĥo | en Nova |
Statuso | paroĥo inter 1756-2007 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Ĉirkaŭ en 1500 franciskanoj konstruis kirkon kun monaĥejo. En 1565 ili estis trakonstruitaj al malgranda fortikaĵo pro la kontraŭturkaj bataloj. En 1587 la turkoj detruis la fortikaĵon. En 1755 el la jam ruinoj oni konstruis pli novan preĝejon. Inter 1871-1874 trakonstruoj okazis, tiam oni konstruis la turon kaj la navo perdis la gotikan stilon. La orgeno estis kreita en 1895. Interne la preĝejo renoviĝis en 1955.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefvojo. Antaŭ la fasado kruco estas videbla. En la fasado la turo plene reliefas. La kvarangula sakristio havas etaĝon, la absido estas oklatera. Apud la navo kaj absido etaĝa sakristio aliĝas. La absido kaj parte la navo estas apogitaj per pilieroj. En la sanktejo la freskoj pri Sankta Anna estis pentritaj en 1955.