Preĝejo Sankta Elizabeto (Eisenach)

Preĝejo Sankta Elizabeto (germane: Pfarrkirche St. Elisabeth) estas romkatolika kirko en Eisenach, Germanujo, estante paroĥa kaj sub patroneco de Elizabeto de Hungario. La komunumo apartenas al la dekanujo de Meiningen ene de la episkopujo de Erfurto.[1]

katolika preĝejo de Eisenach

Historio redakti

Kun permeso de grandduko Karlo Aleksandro ĝi povis konstruiĝi inter la jaroj 1886 kaj 1888 laŭ planoj de la kasela arĥitekto Hugo Schneider laŭ novgotika stilo. La turo de la Elizabeta kirko je Marburg modelis por ĝi.

Dum tri jarcentoj katolikismo en Eisenach estis sufokigita. Nur ĉ. la jaro 1840-a fariĝis eta komunumo por kiu oni starigis sur la grundo de la nuna kirko etan kapelon. La unua sankta meso estis celebrita en la 19-a de novembro 1844.

Kiam tridek jarojn pli malfrue la fidelularo rapide plinombris oni devis ekagi. Same kiel ĉe la Preĝejo Koro de Jesuo (Vajmaro) oni baziĝis sur la toleremo de la grandduka kaj de lia registaro. Por financi la tuton okazis ekde 1882 monkolekto kaj multe estis donita fare de la katolikoj de la regiono de Fulda. En la 8-a de septembro 1888 lia episkopa moŝto de Fulda, Joseph Weyland, faris la konsekron. Dum la Dua mondmilito la originaj buntaj vitraloj detruiĝis, dume la konstruaĵo mem restis kvazaŭ sendifekta.

Post aliaranĝoj en 1965 estis en 1987/88 restaŭrado de la interno. Renovigo kaj de la interno kaj de la malinterno venis en la jaroj inter 2000 kaj 2002.

Orgeno redakti

La orgeno de la firmao Jehmlich el Dresdeno fariĝis en 1972. Ĝin renovigis en 1996 la firmao Kutter el Friedrichroda.

Literaturo redakti

  • H.A. Egenolf: 100 Jahre St.-Elisabeth-Kirche Eisenach, Druckhaus Frank Schroeter, Friedrichroda 1988, p. 10

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

50.97633055555610.320711111111