Preĝejo Sankta Jakobo (Lébény)
Preĝejo de Sankta Jakobo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Lébény. Tiu konstruaĵo apartenas al la plej gravaj mezepokaj restaĵoj.
Paroĥa preĝejo de Sankta Jakobo | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Jakobo en Lébény
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lébény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Supozeble la preĝejo (kaj ankaŭ la monaĥejo) konstruiĝis en 1206. En tiu jarcento la konstruaĵoj estis detruitaj dufoje. En 1541 pro la turkoj la abatoj foriris. En 1631 jezuitoj alvenis kaj la konstruaĵoj renoviĝis. En 1683 la turkoj bruldetruis la preĝejon. En 1773 la jezuitoj estis forigitaj, la monaĥejo senhomiĝis, la preĝejo apartenis al la komunumo. Parto de la monaĥejo estis malkonstruita, la restaĵo iĝis paroĥo. En 1841 la preĝejo bruldetruiĝis pro incendio, sed ĝi baldaŭe renoviĝis.
Konstruaĵo redakti
Spite la detruojn kaj rekonstruadojn la konstruaĵo restis en formo laŭ la 13-a jarcento, kiel tiutempa baziliko. La preĝejo havas 3 navojn kaj 2 turojn. Interne restis nenio el la mezepoko, tial la mebloj pretiĝis en la 19-a jarcento. La fenestraj mozaikoj pretiĝis post 1945.
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio
- hungare
-
Mezepoka reliefo
-
Ornamaĵoj ekstere
-
Aerfoto pri la preĝejo
-
La sanktejo