Preĝejo Sankta Kruco (Kőszeg)

Golgota preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Kőszeg, sur montopinto 393 metrojn alta.

Preĝejo de
Sankta Kruco
katolika preĝejo • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kőszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ludwig Schöne
Konstrustilo baroko
Konstruado 17291734
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ekde 1686 granda kruco estis videbla sur la monto. En 1715 memore al la pesto oni konstruis ankaŭ kapelon omaĝe al Sankta Donato (ankaŭ nun videbla). En 1726 oni metis sur la montodeklivon 8 lignajn krucojn. La nun videbla preĝejo kaj apude loĝejo de ermito konstruiĝis en la 1730-aj jaroj. La Via crucis estis konstruita en 1763, sed en 1891 oni konstruis novajn. Post 4 jaroj alvenis la novaj skulptaĵoj, la malnovajn oni metis en muron, kiu ĉirkaŭas la preĝejon. En 1870 fulmo trafis la preĝejon, kiu lastfoje estis renovigita en 1971.

La origina altaro pro incendio neniiĝis en 1947, poste oni portis altaron de Ják. La orgeno estis farita jam en 1647.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas 3 turojn, inter ili 2 estas malaltaj. Antaŭ la konstruaĵo estas ŝtuparo (konstruita en 1775) kune kun skulptaĵo pri Sankta Petro. La kvadrata navo finiĝas per duonronda absido. Malantaŭ ambaŭ flankoturoj po unu duonrondaj kapeletoj aliĝas.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj redakti