Preĝejo Sankta Laŭrenco (Piding)

ejo en Mauthausen (Piding)

La romkatolika Preĝejo Sankta Laŭrenco (germane: Kirche St. Laurentius) troviĝas en Piding, Germanujo (kvartalo Mauthausen). Ĝi kuŝas sur pejzaĝreliefa teraso kiu estis postglaciepoka, alta bordo de la rivero Saalach. La kirko mem stariĝis laŭ romanika stilo ĉirkaŭ la jaro 1200, tre verŝajne anstataŭante antaŭulan sakralan ejon. Ĉe la ekstera muraro el kalkŝtonaj brikegoj sude kaj eoste ankoraŭ videblas la originaj romanikaj fenestro-truoj malfermitaj poste. La ligna ŝindtegmento havas lignan firstotureton.

Laŭrenco-kirko en Piding-Mauthausen

Interne alvenis volboj ĉ. en 1500 anstataŭ ebena ligna plafono. La gotikaj krucripaj volboj altareje ja konserviĝis. En la longa navo ili estis forigitaj dum la novigema baroka tempo; en la 19-a jarcento ili pentre estis re-imitataj. En 1951 oni malkovris murare kaj volbe altvalorajn malfrugotikajn freskojn. La pentrado ĥoreje datumas de ĉ. 1420 kun i.a. la jenaj scencoj: dolorplena Jesuo (live), Dipatrino, Ruperto de Salcburgo. Post la ĉefaltaro estas la adorado de la saĝuloj. En la altareja volbo Jesuo Kristo aperas kiel juĝisto de la universo kun simboloj por la kvar evangeliistoj. Sur la finiĝaj ŝtonoj troviĝas blazonoj, i.a. de la kolegiato de Höglwörth aŭ de la grafoj de Plain.

Nordvande de la longa navo estas, ne tute en natura grandeco, la 14 helpantoj en mizero de ĉ. 1500 malinklude de Sankta Ciriako sed pluse kun Nikolao kaj Leonardo: fakte temas ĉi-tie pri 15 helpantoj kiu simetrie plenigas tri volbojn per po kvin grupanoj.

La ĉefaltaro estas rokoka el la mezo de la 18-a jarcento. Centre estas la kirkopatrono Laŭrenco de Romo (16-a jc.). Flankumas live Sankta Sebastiano kaj mallive Sankta Floriano. Videblas ankaŭ la ŝtoniĝo de Sankta Stefano. La du flankaj altaroj estas modestaj sur kiuj arkitekturo kaj plastikoj imitatas pentre: maldekstre kun Mario, dekstre kun Jesuo. Ĉe la uesta flanko troviĝas supre de la enirejo ligna galerio de 1601.

La simpla benkaro estas el la 18-a jarcento. Restaŭradlaboroj fariĝis en 1986. Konstruis la nunan orgenon firmao Hugo Mayer. Estinte hejma orgeno ĝi estas sur la uesta galerio havante ses registrojn sur du klavaroj kaj kun pedalo. La tuto estas mekanika.

Literaturo

redakti
  • Max Wieser: Pidinger Heimatbuch, 1985
  • Pidinger Kirchenführer. Eldonis Kirchenverwaltung Piding, 2007
47.76027777777812.902111111111