Preĝejo Sankta Mario (Heiligenstadt)

La Preĝejo Sankta Mario (germane: St. Marien; de lokuloj ĝi ankaŭ nomatas Altstädter Kirche, do Malnovurbkvartal-kirko) estas la ĉefa katolika kirko en la centro de Heilbad Heiligenstadt en Germanujo. Ĝi formas parokujon kune kun la heiligenstadt-a Egidio-Kirko, la Johano-kiro en Rengelrode kaj la Nikolao-kirko en Kaltenbeber. Danke al sia duoblatura fasado kaj la fortimpresa kaj alta ĥorejo ĝi karakterizas la tutan silueton urban.

Mariokirko en Heiligenstadt
Altarejo

Historio kaj arkitekturo redakti

La urbo evoluis ĉe la orienta deklivo de la Marteno-konvento. La Mario-kirkon fondis la konventanoj estinte longan tempon ligitaj al ĝi. Romanika antaŭula ejo ŝajne originas el la 12a jarcento kiun anstataŭigis ekde 1300 la altkvalita gotika novkonstruaĵo; konstruo pasis tra diversaj etapoj.

La plej malnova parto estas masiva okcidenta bloko kun surmetitaj okangulaj turoj tute el bunta sabloŝtono. La riĉa portalo kun ornamgablo havas hodiaŭ novgotikan ornamripon. La longa navo, trinava halo kun kruconervura volbo, finitis en la kuro de la 14a jarcento. La efektoj de grandeco ankoraŭ pligrandiĝis danke al plietendiĝo en la direkto de la altarejo. Figuraj kapiteloj, ŝlosoŝtonoj kaj konzoloj donas al la internon vere festan karakteron.

La trinavera altarejo kun multangula finiĝo konsekritis en 1420; aliiĝo estiĝis en 1715 kaj en 1886 oni plialtigas la tuton supre la longan navon. Firstotureto maldika kronas la lokon.

Ekipaĵo redakti

 
Bronza baptujo de 1492

Farbitis la interno en 1886 laŭ novgotika stilo. Dum restaŭradlaboroj de la 1960aj kaj 1980aj jaroj tiu farbo ne plu refaritis: sub ĝi malkovritis la restaĵoj de malfrugotikaj freskoj de 1506 inter kiuj estis la krono de Mario. En la volbo troviĝas interesega ŝlosoŝtono kiu nomiĝas ankaŭ mensoga ŝtono kun kvar figuroj el kiuj estas unu pri virino kun laŭproverbaj mallongaj gamboj. La aliaj tri figuroj montras eble la malvirtojn de babilemo, fifamigemo kaj koketeco. La suda flanka navo gastigas gravan Mario-statuon el la eksa pilgrimadcentro Rozopreĝejo (Elende), kiu transportitis dum la Tridekjara milito unue al la Marteno-kirko kaj finfine al la Mario-kirko. Dominas altareje la de Hans Raphon en 1512 kreita triptiko. La meza tabulo bildigas la krucumitan Kriston, la aliaj partoj kvar trionojn da sanktuloj.

La multornama bronza baptujo tronas sur tri portantaj figuroj gisite en 1492 fare de Hans Tegetmeiger. En 1713 estiĝis la baroka pietato en la norda flanka navo.

Muziko redakti

La orgenon faris en 1941 la firmao Späth el Fulda; ĝian nunan lokon ĝi trovis ne antaŭ 1969 (post novbaroka aliaranĝo). Restaŭradoj sekvaj estis en 2006 kaj ĉefe en 2016/17. Koncerne flegadon de eklezia muziko nepre menciindas la koruso Propsteichor fondita en 1895 laŭ instigo de la tiama preposto Karl Nolte. Ĝi famas ĝis hodiaŭ.[1]

Sonoriloj redakti

Muldis la malnovan sonorilaron en 1888 anoj de la firmao Franz Otto el Hemelingen apud Bremeno. Ĝi ekzistis komplete ĝis majo 1942. Nur unu el la trio, la t.n. baptosonorilo, restis netuŝita. Nuntempe estas ene kvar sonoriloj nome triunua, maria, martena, kustodanĝela. Ili faritis en Apolda fare de la firmao Schilling en 1962.

Anna-kapelo redakti

 
Anna-kapelo

Kontraŭe al la norda portalo de la kirko troviĝas la gotika Anna-kapelo okangula kun ok gabloj, pintiĝanta tegmento kaj kronanta lanterno. Krome admireblas tie gargojlo kaj rampintaj murfloraĵoj kiuj en 2000 regajnis la originajn kolorojn bruna kaj flava. Ene estas madono kun Anna Triopa, ankaŭ el la gotika tempo. La funkcio kapela estas malcerta; eble temis pri baptujo, eble pri ostejo.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Anne Severin: Die Sanierungsarbeiten an den Türmen der Pfarrkirche „St. Marien“ in Heiligenstadt 1949-1955. In: Eichsfeld-Jahrbuch 12 (2004), p. 235–254
  • Josef Durstewitz: Heiligenstadt - St. Marien und Annenkapelle. Eichsfeld-Verlag Heiligenstadt 2004

Eksteraj ligiloj redakti

51.3787110.13664