Preĝejo Sankta Mikaelo (Zalaszentmihály)

La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zalaszentmihály sur monteto apud la tombejo.

Preĝejo Sankta Mikaelo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaszentmihály
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Zalaszentgrót
paroĥo ekde 1788, sed nun en Pacsa
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (navo, absido), baroko (turo)
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ la eklezio estis tie paroĥo jam en 1332. La gotika preĝejo estis konstruita en la 14-a aŭ 15-a jarcento. Feliĉe ĝi ne difektiĝis dum la kontraŭturkaj bataloj. Proksimume en 1760 la kirko estis barokigita, tiam oni konstruis ankaŭ la turon. En 1805 pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis, restaŭroj okazis en 1939, 1965 kaj 1997. La orgeno ekfunkciis en 1928.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur montetopinto en mezo de la vilaĝo laŭ la ĉefvojo. La kvadrata turo reliefas flanke inter la oklatera absido kaj la navo. Tiu solvo apartenas al la franciskanoj, sed pri konkretaj franciskanoj restis neniuj pruvoj. En alia flanko de la navo sakristio aliĝas. La sanktejo direktiĝas al oriento. Kaj la navo, kaj la absido havas apogpilierojn. Parte en la navo kaj en la absido estas videblaj la belegaj gotikaj fenestroj. La ĉefaltara bildo situas iom flanke, tial estas videblaj ankaŭ interne tiuj fenestroj. La altarbildo prezentas Sanktan Mikaelon. La murpentraĵoj estis pentritaj en 1947.

Kermeso okazas la 29-an de septembro.

Fontoj redakti