Preĝejo Sankta Sabina (Újbuda)

Kirko (laŭ aliaj fontoj kapelo) Sankta Sabina estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en ekstera parto de distrikto Újbuda. Ĝia apuda apartenaĵo estas Studa Domo (aŭ monaĥejo) pri benediktanoj. La objekto estas la unusola preĝejo en Hungario, kies patrono estas Sankta Sabina.

Kirko (aŭ kapelo) Sankta Sabina
Preĝejo Sankta Sabina en Újbuda
Preĝejo Sankta Sabina en Újbuda
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Újbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la malfrua 18-a jarcento multe da germanoj alvenis, kiuj kunportis ŝtonan krucon. Ili metis ĝin ĉe periferia stratangulo, poste ili ĉirkaŭis ĝin per krado. Baldaŭe ili aĉetis la apudan parcelon, kie ili konstruis kapelon. En 1932 societo kreiĝis pri zorgado de la kapeleto. La nomo de la patrono venis pro tio, ĉar en la mezepoko longe funkciis en la proksimeco benediktana monaĥejo pri Sankta Sabina, kies ruinoj ankaŭ nun estas videblaj. En 1934 konstruiĝis la nun videbla kirko. Menciindas, ke ĉi tie konstruiĝis en Hungario tia altaro, kiu estas rondirebla, do dum meso la pastro rigardas al la sidantaj katolikaj homoj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas ĉe kruciĝo de du stratoj laŭ ambaŭ trotuaroj. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo, en la 2 flankoj altiĝas po unu turoj. Malantaŭ la fasado etendiĝas la navo iomete pli mallarĝa kaj pli malalta, ola la fasado mem. Ĉe la stratangulo estas videbla kruco. Laŭ la fontoj la pli supre menciita kruco estis metita en kajuton de la dekstra turo. Supro de la turopintoj estas piramidoj.

En la apuda monaĥejo junaj monaĥoj vivas, kiuj preĝadas en la kirko, kio estas ankaŭ liturgia centro de la loĝantoj.

Kermeso okazas en la 29-an de aŭgusto.

Fontoj redakti