Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Sopronhorpács)

preĝejo en Sopronhorpács

La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Sopronhorpács (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
Paroĥa preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Sopronhorpács
Paroĥa preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Sopronhorpács
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopronhorpács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Fertőszéplak
paroĥo loke, sed la zorganto en Újkér
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konjektas, ke ĉi tiu kirko estis konstruita en la 12-a jarcento, ĝis tiam ĝi havas 9 konstruajn fazojn.

1. La unua malgranda vilaĝa preĝejo eble estis konstruita en la lasta kvarono de la 12-a jarcento sur loko de la hodiaŭa sanktejo kun longo 11 m, larĝo 7,5 m. Ĝi ekzistis ĝis 1200. Ties fundamentoj estis malkovritaj sub la hodiaŭaj muroj en 1958. Estas okulfrapa, ke la dikaj muroj el neregulaj ŝtonoj estas malsamaj. Ĉi tiu preĝejo supozeble detruiĝis.

2. La dua preĝejo estis konstruita ĉirkaŭ 1200 kaj ekzistis 25 jarojn. Ĝia triumfa arko estis konstruita sur la okcidenta muro de la unua preĝejo, ĝia navo estis en la sama loko kiel hodiaŭ, sed pli mallonga okcidente (15,7 m). La kvadrata turo situus en la okcidenta fino de la kirko.

3. En la unua kvarono de la 13-a jarcento la preĝejo pligrandiĝis kun sanktejo de la hodiaŭa longo (24,5 m). La hufoforma absido estis konstruita sur fundamentoj de la unua preĝejo. La navo ne ŝanĝiĝis. Ĝi restis tiel dum kelkaj jaroj.

4. Ĝis la tatara invado (1241-1242) la stilo restis pure romaniko kaj lasis al ni la plej valorajn romanikajn detalojn (ekzemple la ĉefa pordego, triumfa arko, flanka navo kun arkadoj, pliaj absido kaj tureto estis konstruitaj antaŭ la tataroj). La tataroj bruldetruigis ĉi tiun preĝejon, sed la ĉefa pordego, la triumfa arko kaj la muroj estis parte konservitaj.

5. Post la tatara invado la kirko estis rekonstruita jam laŭ gotiko. Nova absido, sakristio, moŝta kapelo, interne arka sidniĉo konstruiĝis. Tiu stato ekzistis preskaŭ 300 jarojn.

6. De la 16-a jarcento ĝis 1714 la mezepoka preĝejo ruiniĝis. Ĝi estis detruita fare de la turkoj en 1529 kaj en 1532 kaj restis tiel jarcenton. Tamen por aranĝi mesojn, oni rekonstruis la flankonavon, la arkadoj estis enmuritaj. Tiel estiĝis la "malgranda preĝejo". Inter 1591-1644 la protestantoj havis la kirkon.

 
Fasado

7. Inter 1714 kaj 1737 la tuta preĝejo estis rekonstruita laŭ baroko helpe de familio Széchenyi [seĉenji]. La ĉefnavo kaj la sanktejo estis volbitaj, baroka pordego estis konstruita, La sidlokoj estis enmuritaj, la muroj estis pentritaj. Gotiko malaperis, la preĝejo multe malaltiĝis.

8. Oni konstruis lignan turon en 1747, La flankonavo kaj la sakristio estis malkonstruitaj. La moŝta kapelo, kiu estis ĝis nun en la teretaĝo, fariĝis la sakristio, kaj sur la etaĝo fariĝis la nova moŝta kapelo. Preskaŭ nur la ĉefa pordego restis en origina stato. La nun videbla turo estis konstruita en 1780, poste riparoj okazis en 1840, 1846, 1864 kaj 1887. La orgeno estis farita en 1905.

9. Inter 1956-1960 plena restaŭrado okazis kun arkitektoj kaj arkeologoj. Jam estas videblaj gravaj partoj en la romaniko kaj gotiko. Ekstre oni trovis tombejon, kiu funkciis ĝis mezo de la 18-a jarcento.

Konstruaĵo redakti

Okulfrapa estas la grandega bordo en la fasado. La turopinto estas plurlatera. La absido havas apogpilierojn. Interne la mebloj estis faritaj inter 1890-1892. Interne menciindas bildoj pri Jesuo en domo de Simono kaj La lasta vespermanĝo, kie Kristo ne sidas, sed staras.

Fontoj redakti