Preĝejo Senkapigo de Johano Baptisto (Ózd)
La preĝejo Senkapigo de Johano Baptisto (aŭ martireco de Johano Baptisto) estas sakrala konstruaĵo en urbo Ózd (Hungario), en urboparto Hódoscsépány [hOdoŝĉEpAnj], iam en la memstara vilaĝo.
Paroĥa preĝejo Senkapigo de Johano Baptisto | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Senkapigo de Johano Baptisto en Ózd-Hódoscsépány
| |
paroĥopreĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ózd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Ózd |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1804–1824 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | Ózd, Csépány út 115. |
Historio redakti
La iama vilaĝo jam havis mezepokan rotondon kaj dum la historio la loĝantoj restis firme katolikoj. Laŭ la unua dateno en 1700 la rotondo estis plene ruina, la katolikoj havis diservojn en Arló. En 1790 la kirko estis fermita, en 1803 malkonstruita. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1804-1824. La katolika grupo estis fondita en 1925, ĝi estis levita paroĥo en 1934. Renovigaj laboroj okazis en 1974, samtempe freskoj estis pentritaj kaj ankaŭ nova altara bildo pri Johano Baptisto fare de István Takács (pentristo).
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto, sed apude ankaŭ kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 2 sonoriloj loĝas.