Preĝejo Stefano la 1-a (Újszász)

La paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en urbo Újszász (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Újszász
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
dekanujo Szolnok
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Antal Weber
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Alto 28 m (kampanilo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 5052, Újszász, Szent István tér 1.
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri paroĥo okazis 1332, la kirko estis konsekrita en 1347. Dum dominado de la turkoj pri la preĝejo mankas informoj, la kontinua historio estas sciata ekde 1787. Tiam Újszász estis filio de Zagyvarékas, sed en 1807 Újszász ricevis paroĥan rangon. Tiutempe ekzistis ankaŭ kapelo aŭ kirko, sed en 1740 preĝdomo, en 1807 preĝeĵo konstruiĝis. La aspekto videbla nun okazis en 1885. Aŭstra majstro kreis la ĉefaltaron, la orgeno estis kreita en 1889 en Salzburg, pli frue malgranda orgeno funkciis. En 1944 dum la mondomilito la lignaĵoj bruldetruiĝis, post 2 jaroj la kirko iĝis funkcikapabla. La plej grava restaŭrado okazis en 1991.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas. En la meza parto arka arkadserio reliefas, antaŭe krucifikso estas videbla. En la malantaŭa parto la meza parto reliefas. Tie estas 3 arkadoj, pli supre 3 fenestroj, la plej supre ronda fenestro. La nuna ĉefaltara bildo estas pentraĵo de Ágoston Muszély. Apud la ĉefaltaro 2 pentritaj statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) Emeriko de Hungario videblas. Ankaŭ 3 flankaj altaraj troviĝas en la navo.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti