Zagyvarékas
Zagyvarékas [zadjvarEkaŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Szolnok.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 5051
- Telefonprefikso: 56
- Areo: 32 km²
- Loĝantoj: 3760
Situo
redaktiZagyvarékas situas sur ebenaĵo, en la dekstra flanko de Zagyva, laŭ traira flankovojo, fervojo kaj ĉefvojo preteriras. Szolnok troviĝas je 10 km-oj.
Historio
redaktiOni trovis restaĵojn el kuprepoko, poste vivis la irandevenaj sarmatoj, la avaroj, fine hungaroj. La unua mencio devenis el 1347 en formo "Rekas". En 1919 la rumanoj tie atakis la hungaran komunistan armeon. Ankaŭ en 1944 okazis granda batalo inter Ruĝa Armeo kaj germanaj faŝistoj. La loĝantaro ĉiam okupiĝis pri terkulturado.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio por ciganoj, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, dentokuracejo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Emeriko de Hungario de 1909
Famuloj
redaktiEn Zagyvarékas naskiĝis poeto Simon Serfőző.