Preĝejo Stefano la 1-a (Bordány)
La paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Bordány (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Bordány
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Bordány | |
Geografia situo | 46° 19′ 16″ N, 19° 55′ 2″ O (mapo)46.32109719.917273Koordinatoj: 46° 19′ 16″ N, 19° 55′ 2″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
dekanujo | Kistelek | |
paroĥo | loke | |
Dato de konsekro | 1910 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | 1907–1909 | |
Specifo | ||
Longo | 30 m (navo interne); 6 m (sanktejo) | |
Larĝo | 13 m (navo interne); 13 m (sanktejo) | |
Alto | 42 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | Bordány, Kossuth u. | |
Historio
redaktiBordány dankas sian ekziston mem al la kapelo. En la frua 19-a jarcento en tiu areo estis nur sporadaj farmoj. En 1858 familio konstruis kapelon. Ĝi estis pligrandigita en 1882, la diservoj estis faritaj de pastro el Kiskundorozsma. En 1906 la kapelo iĝis vivdanĝera, tial ĝi estis fermita. Inter 1907-1909 nova kirko konstruiĝis. La orgeno estis kreita en 1933. La paroĥa rajto alvenis en 1950.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en korto inter pinarboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramideca, en la turo 4 sonoriloj povas sonori. Interne la ĉefaltara bildo prezentas sanktan reĝon Stefanon. Apude 2 skulptaĵoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario (sanktulo) videblas.