Preĝejo Stefano la 1-a (Kerekegyháza)

Preĝejo Reĝo Stefano la 1-a en Kerekegyháza

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento (ekde 1999) en Hungario, en urbo Kerekegyháza.

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kerekegyháza
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kerekegyháza
preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kerekegyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kecskemét
paroĥo loke
Dato de konsekro 1913
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Dénes Györgyi
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19111913
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj, 100 starlokoj
Longo 43,5 m
Larĝo 17 m
Alto 57 m
Konstrumaterialo ferbetono
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Kerekegyháza ricevis sian nomon de ronda kirko (verŝajne rotondo). La arkeologo trovis tiajn ruinojn en la 1930-aj jaroj. La iama vilaĝo senhomiĝis en 1241 pro la tatara invado, poste dum la turka dominado. Ekde 1856 komencis loĝi en tiu loko, por katolikaj servoj franciskanoj el Kecskemét vizitis la lokon. Baldaŭ oni establis diservan ĉambron en la lernejo kaj en 1873 la vilaĝo eklezie iĝis paroĥo. Inter 1911 kaj 1913 preĝejo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1914. En 2014 la plena kirko renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La larĝa enirejo estas videbla ĉe piedo de la turo. La navo havas ambaŭflanke po 5 grandajn fenestrojn. La navo finiĝas en pli malalta kaj mallarĝa absido, kiu ekstere havas statuon pri Sankta Maria.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti