Preĝejo apostolo Sankta Petro (Jánossomorja)
La preĝejo apostolo Sankta Petro estas katolika historia monumento en urbo Jánossomorja (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Petro | |
---|---|
Fone la preĝejo Sankta Petro en Jánossomorja
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jánossomorja |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Moson |
paroĥo | en la urbo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la iama vilaĝo "Szentpéter" estis konstruita kirko en la 13-a jarcento. La malsupra parto de la turo pruvas ĝin. Laŭ fonto la titoloj (patronoj) estis Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Dum la sekvantaj jarcentoj ĝi plurfoje ruiniĝis, sed ĉiam estis rekonstruita. En 1906 plena rekonstruo okazis jam laŭ novromaniko. La orgeno estis kreita en 1912, trakonstruita en 1987. La plafono estis pentrita en 1938.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola parte en korto, parte laŭ trotuaro. En la fasado la kvadrata kaj svelta turo preskaŭ plene reliefas. Tuj apud la turo kruco estas videbla. La navo (kun apogpilieroj) havas enirejon kaj krucnavon. La absido estas duonronda kaj iomete malpli mallarĝa, ol la navo. La altara reliefo prezentas Sanktan Petron, apude estas Stefano la 1-a (Hungario) kaj Elizabeto de Hungario.