Preĝejo de Marteno de Tours (Isaszeg)

La preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika monumento historia en urbo Isaszeg (Hungario), en la tombejo.

Preĝejo de Marteno de Tours
Preĝejo Marteno de Tours en Isaszeg
Preĝejo Marteno de Tours en Isaszeg
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Isaszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ la onidiro la unua ligna kirko konstruiĝis dum regado de Stefano la 1-a (Hungario). Laŭ arkeologia esploro ronda ŝtona romanika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento, en la sekva jarcento oni alkonstruis plian rondan kapelon. La historiistoj tiun ligas al batalo en 1265. Dum renkontiĝo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj la preĝejo gotikiĝis kaj post jardekoj iomete estis pligrandigita. Ĝuste tiam estis konstruita la turo kaj la apogpilieroj. La ornama pordo estis trovita nur en 1939. Dum dominado de turkoj kaj dum la sekvaj internaj militoj faris ruina la konstruaĵon. Komence de la pacaj tempoj en 1716 la loka barono renovigis ĝin. Antal Grassalkovich (krongardisto) (la nova bienulo) en 1734 faris baroka ĝin kaj en 1758 denovaj renovigaj laboroj okazis, ankaŭ pliaj apogpilieroj estis alkonstruitaj. Nur en 1902 okazis signifa renoviĝo de la preĝejo. Inter 1968–1971 arkeologiaj esploroj, poste restaŭrado okazis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto en la tombejo. En mezo de la simetria fasado la turo plene reliefas. La turo estas sube kvadrata, pli supre oklatera. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ historiaj enirejoj en flanko de la navo. La absido duonronda. La sakristio aliĝas al flanko de la absido. La tegmento estas kovritaj per ŝindoj. Interne la predikejo kaj la meblaro estas barokaj.

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Fontoj redakti