Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Vértesboglár)

Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Vértesboglár, laŭ la ĉefstrato.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Francisko el Asizo
Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo en Vértesboglár
Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo en Vértesboglár
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vértesboglár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la tiam nomata Boclar paroĥo funkciis jam en 1332. Dum dominado de turkoj ĝi ne funkciis, oni refondis ĝin en 1761. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1810. La orgeno estis farita en 1877, en 1986 ĝi trakonstruiĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, antaŭe 3 skulptaĵoj pri Johano Nepomuko (el la 18-a jarcento), Sankta Floriano (de 1870) kaj Sankta Vendelo (el la 1800-aj jaroj). En mezo de la fasado sube estas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. En fino de la konstruaĵo estas videbla la sanktejo, kiu estas malpli larĝa, ol la navo. La apuda sakristio estas tre malgranda. Interne la flanka altaro, predikejo, benkoj restis originaj el la frua 19-a jarcento.

Fontoj redakti