Preĝejo Sankta Mikaelo (Angyalföld)
(Alidirektita el Preĝejo de Sankta Mikaelo (Angyalföld))
Preĝejo de Sankta Mikaelo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Angyalföld.
Paroĥa preĝejo de Sankta Mikaelo | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Angyalföld
| ||
kristana preĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, Angyalföld | |
Geografia situo | 47° 32′ 50″ N, 19° 4′ 38″ O (mapo)47.5473222219.07710278Koordinatoj: 47° 32′ 50″ N, 19° 4′ 38″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
Dato de konsekro | 1930 | |
Konsekrinto | Serédi Jusztinián | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novromaniko | |
Konstruado | 1929–1930 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiTiu preĝejo iomete similas al Vota Katedralo de Szeged kaj konstruiĝis en 1929. Post jardeko ankaŭ la paroĥo pretiĝis. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo iomete ruiniĝis, sed poste ĝi renoviĝis. En la 1990-aj jaroj la preĝejo plene renoviĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo havas 2 turojn, ĉefnavon kaj 2 flankonavojn. Super la enirejo skulptaĵo pri Jesuo kaj reliefo pri Sankta Mikaelo troviĝas. Ĉe la ĉefaltaro estas emajlo pri 3 anĝeloj. La flankoaltaroj estas dediĉitaj al Koro de Jesuo kaj Dipatrino. La orgeno funkcias ekde 1955.
La preĝejo havas ankaŭ koruson. Kermeso okazas en la 29-an de septembro.
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio
- hungare