Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Eger)

La franciskana preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas sakrala historia monumento en urbo Eger (Hungario), kiu troviĝas en la urbocentro.

Paroĥa preĝejo de
Senmakula Koncipiĝo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Eger

Geografia situo

47° 54′ 1″ N, 20° 22′ 41″ O (mapo)47.90031837927720.377958344045Koordinatoj: 47° 54′ 1″ N, 20° 22′ 41″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita

Map

Ligiloj
vdr

Historio redakti

Franciskanoj konstruis monaĥejon en 1716. La apuda ununava preĝejo konstruiĝis ekde 1736. Unue oni konstruis la sanktejon en 1746, la navon en 1753 kaj la ceterajn en 1755, sed la 2 turoj en 1776, la ornama pordo en 1793. La franciskanoj servas la preĝejon.

Konstruaĵo redakti

Interne la bildoj pretiĝis en 1927, la ĉefaltara bildo pri Dipatrino en 1778, la flankaltaraj bildoj en la 1770-aj jaroj. La flankaj altaroj havas la nomojn Plorado pro morto de Kristo, Sankta Antonio el Padovo, Sankta Anna, Sankta Francisko, Sankta Jozefo kaj Elizabeto de Hungario. La skulptaĵoj estas videblaj ekde 1780. La mebloj pretiĝis en la 18-a jarcento.

Fontoj redakti