Preĝejo de la Madono de Giummare


La preĝejo de la Madono de Giummare ([Ĝummare]), ankaŭ nomita kiel Madono de la Alteco, estas araba-normana preĝejo en Mazara del Vallo.

Madono de Giummare
kristana preĝejo
Informaro
Eklezio: Romkatolika
Komunumo: Mazara del Vallo
Diocezo: Episkopujo de Mazara del Vallo
Konsekro: 1093
Titolo: baziliko katedralo
Konstruado: 1100[1]-1103[2]
Arkitektura tipo: baziliko
Stilo: araba-normana
Geografia situo 37° 39′ 6″ N, 12° 36′ 46″ O (mapo)37.65172312.61285Koordinatoj: 37° 39′ 6″ N, 12° 36′ 46″ O (mapo) f1
Madono de Giummare (Italio)
Madono de Giummare (Italio)
DEC
Madono de Giummare
Madono de Giummare
Situo de Madono de Giummare
Map
Madono de Giummare
Ŝtato: Italio
vdr

Ĝi konstruiĝis en la 11-a jarcento pere de la edzino de Roĝero la 1-a de Altavilla, Giuditta d'Evreux, tie, kie estis antikva gvatoturo. Ĝi nomiĝas "de Giummare" por la speco de nana palmo, ankaŭ nomita giummara, kiu kreskas spontanee en tiu areo.

La preĝejo multe modifiĝis dum la jarcentoj, ĝis deveni (ekde 1568 ĝis 1810) abatejo de la Malta Ordeno[1]. Malgraŭ tio, la konstruaĵo ankoraŭ konservas multajn originajn karakterizojn, kiel la fasado, kiun havas antaŭpordon kie, sur la maldekstra muro, estas du pintarkoj; kaj la portalo de la 14-a jarcento.

Ene de la preĝejo, oni trovas, en du flankaj niĉoj, ceterojn de bizancaj freskoj, kiuj reprezentas Sankta Bazilo kaj Sankta Johano Krizostomo. Sur la ĉefaltaro estas la marmora statuo de la Madono kun Jesuĉjo, verko pere de Giacomo Castagnola, de la jaro 1575.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mazara.org - Madono de la Alteco. Arkivita el la originalo je 2014-04-01. Alirita 26-a de marto 2012. itale
  2. Salvalarte Sicilia - Valo de Mazara - Arabaj-Normanaj preĝejoj. Alirita 26-a de marto 2012.[rompita ligilo] itale

Rilataj paĝoj redakti