Preĝejo martiro Sankta Georgo (Nyíradony)
Romkatolika preĝejo martiro Sankta Georgo en Nyíradony
La preĝejo Sankta Georgo estas sakrala konstruaĵo en urbo Nyíradony (Hungario).
Paroĥa preĝejo martiro Sankta Georgo | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyíradony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Romkatolika eklezio |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Debrecen |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
En tiu komunumo jam funkciis paroĥo kaj monaĥejo dum la mezepoko. Ruinoj de la monaĥejo ankaŭ nun videblas. Ĉirkaŭ 1550 la turkoj okupis la areon. La paroĥo estis refondita en 1779, la nun videbla kirko estis konstruita en 1824 (laŭ alia fonto en 1837). La orgeno alvenis en nekonata tempo.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas, la enirejo funkcias tra la turo. Ĉe la enirejo ŝtona kruco estas videbla. En la turo 4 sonoriloj povas sonori. Interne la plafono havas grandan murbildon.