Profilo

apartigilo

Profilo estas laŭ PIV termino kiu povas aludi al jeno:[1]

  • Aspekto de vizaĝo flanke rigardata: la dekstra profilo estas preskaŭ ĉiam malsimetria al la maldekstra.
  • En tekniko kaj konstruado, desegno de la vertikala sekco de konstruo, fortikaĵo, aŭtomobilo, maŝino ks, por montri la relativan dikecon de la septoj, la internan dispozicion kc.
  • En tekniko kaj ĉarpentado, formo de la sekco de modluro, relo ks: L-profilo, T-profilo (de relo); kvaronronda, kvaronkava profilo (de modluro).
  • En geografio desegno de la vertikala (laŭlonga, laŭlarĝa) sekco de rivero: laŭlarĝa (transversa), laŭlonga, ekvilibra profilo.
  • En topografio desegno de la vertikala sekco de topografia surfaco: topografia profilo estas la prepara etapo al geologia sekco; profilo de la grundo.
  • En fiziko linia profilo estus diagramo de intenso kontraŭ frekvenco en la frekvenca intervalo, kiu respondas al unu spektra linio.

Laŭ Francisko Azorín profilo estas Konturo de figuro, de konstruelemento, de tereno, de projekcio.[2] Li indikas etimologion el la latina per filum (laŭ linio). Kaj li aldonas la terminojn profililo, por ilo por fari la profilon de modluro, k. c., kaj kontraŭprofilo por profilo de io komplementa de aliaĵo profilita.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 8an de Januaro 2018
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 172.
  3. Azorín, samloke.