Malfermi la ĉefan menuon
Teleksmaŝinoj, telegrafaj aparatoj por elsendado de datumoj, estis amase uzataj de la Projekto Synco.

Projekto Synco (aŭ Projekto Cybersyn) estis ĉilia projekto de 1971-1973 (dum la registaro de prezidanto Salvador Allende) celante konstrui distribuitan decidhelpsistemon por helpi administradi la nacian ekonomion kaj solvi la problemon de la ekonomia kalkulo en socialismo. La projekto konsistis el kvar moduloj: ekonomia simulilo, specialadaptita programaro por kontroli fabrikefikecon, operacioĉambron, kaj nacian reton de teleksomaŝinoj kiuj estis ligitaj al unu ĉefkomputilo.[1]

Projekto Synco estis bazita sur realigebla sistemmodelo kaj neŭra reta aliro al organiza dizajno, kaj havis novigan teknologion por ĝia tempo: ĝi inkludis reton de teleks-maŝinoj (Cybernet) en ŝtat-kontrolitaj entreprenoj kiuj elsendis kaj ricevis informojn kun la registaro en Santiago. Informoj de la kampo estis nutrigitaj al statistika modeliga programaro (Cyberstride) kiu monitoris produktadindikilojn (kiel ekzemple krudaj materialaj provizoj aŭ altaj tarifoj de laboristmalĉeestado) realtempe, kaj alarmis la laboristojn en la unua kazo, kaj en nenormalaj situacioj ankaŭ la centran administracion, se tiuj parametroj falus ekster akcepteblaj intervaloj. La informoj ankaŭ estis enigitaj en ekonomia simuladprogramaro (CHECO, por CHilean ECOnomic simulator), kiun la registaro povis uzi por antaŭvidi la eblan rezulton de ekonomiaj decidoj. Finfine, sofistika operacioĉambro (Opsroom) disponigus spacon kie estroj povis vidi signifajn ekonomiajn datumojn, formuli respondojn al krizoj, kaj elsendi konsilojn kaj direktivojn al entreprenoj kaj fabrikoj en alarmsituacioj uzante la teleksreton.

La ĉefarkitekto de la sistemo estis brita operacianaliza sciencisto Stafford Beer, kaj la sistemo enkarnigis liajn nociojn de organiza cibernetiko en industria administrado. Unu el siaj ĉefaj celoj estis transdoni decidrajton ene de industrio-entreprenoj al ilia laborantaro por evoluigi memreguligadon de fabrikoj.

NomoRedakti

La nomo de la projekto en la angla (Cybersyn) estas miksvorto da la vortoj "cibernetiko" kaj "sinergio". Ĉar la nomo ne estas belsona en la hispana, en tiu lingvo la projekto estis nomita Synco, kaj inicialaĵo por la hispana SYstema de iNformación y COntrol, "sistemo de informoj kaj kontrolo", kaj vortludo sur la hispana cinco, la numero kvin, aludante al la kvin niveloj de la realigebla sistemmodelo de Beer.

HistorioRedakti

En julio 1971, Stafford Beer estis kontaktita de Fernando Flores, tiam altnivela dungito de la ĉilia Produktada Ellaborada Firmao (CORFO), por konsiloj dum asimilado de la teorioj de Beer pri cibernetiko en la administradon de la lastatempe naciigita sektoro de la ekonomio de Ĉilio. Beer vidis tion kiel la unika ŝanco por efektivigi liajn ideojn pri cibernetika administrado naciskale, kaj ankaŭ simpatiis kun la esprimitaj idealoj de ĉilia socialismo, kiu planis konservi la demokratan sistemon de Ĉilio kaj la aŭtonomecon de laboristoj anstataŭe de trudado de sovet-stila sistemo de desupra komando kaj kontrolo. Pli ol ĵus ofertado de konsiloj, Beer forlasis sian aliflankan konsilantlaboron kaj dediĉis la plejparto da sia tempo al kio iĝis Projekto Synco, vojaĝinte al Ĉilio ofte por kunlabori kun lokaj funkciistoj kaj uzante liajn personajn kontaktojn por certigi asistadon de britaj teknikaj spertuloj. La efektiviga limtempo estis tre mallonga, kaj la sistemo atingis evoluintan prototipstadion je la komenco de 1973.

La sistemo estis plej utila en oktobro 1972, kiam proksimume 50,000 strikintaj kamionistojn blokis la alirstratojn kiuj konverĝis direkte al Santiago. Laŭ Gustavo Silva (administra sekretario de energio en CORFO), uzante la teleksmaŝinojn de la sistemo, la registaro povis asekuri la transporton de manĝaĵo en la urbon kun nur proksimume 200 kamionoj movite per malstrikuloj, kompensante por la malabundoj kaŭzitaj de 40,000 strikantaj kamionistoj.[2]

Post la militista puĉo la 11-an de septembro 1973, Cybersyn estis forlasita kaj la operacioĉambro estis detruita.

La sistemoRedakti

Ekzistis 500 neuzataj teleksmaŝinoj aĉetitaj de la antaŭa registaro, kaj ĉiu estis metita en unu fabrikon. En la komandejon en Santiago, ĉiutage datumoj venadis de ĉiu fabriko (diversaj nombroj, kiel ekzemple kruda materiala enigaĵo, produktaĵnombroj kaj nombro da forestantoj) estis metitaj en komputilon, kiu faris mallongperspektivajn prognozojn kaj necesajn alĝustigojn. Ekzistis kvar niveloj de kontrolo (firmao, branĉo, sektoro, totala), kun algedona religo. Se malalta nivelo de kontrolo ne solvis problemon en certa intervalo, la pli alta nivelo estis sciigita. La rezultoj estis diskutitaj en la operacioĉambro kaj la desupra plano estis elpensita.

La programaro por Synco estis nomita Cyberstride, kaj ĝi uzis Bajezan filtradon kaj Bajezan kontrolon. Ĝi estis skribita fare de ĉiliaj inĝenieroj en interkonsiliĝo kun teamo de dudek britaj programistoj.

La futureca operacioĉambro estis dizajnita de teamo gvidita de la interfacdizajnisto Gui Bonsiepe. Ĝi estis provizita kun sep turneblaj seĝoj (konsideritaj la plej bonaj por kreemo) kun butonoj, kiuj estis dizajnitaj por kontroli plurajn grandajn ekranojn kiuj povus projekcii la datumojn, kaj aliaj paneloj kun statusinformoj, kvankam tiuj ne estis dinamikaj kaj povis nur montri antaŭ-pretajn grafeojn.

La projekto estas priskribita en iu detalo en la dua eldono de la libro Brain of the Firm kaj Platform for Change de Stafford Beer. La lastcitita verko inkludas proponojn por sociaj inventoj kiel alportado de reprezentantoj de diversspecaj koncernataj grupoj en la komandejon.

EstetikoRedakti

La observejoj-ĉambro uzis Tulipseĝojn similajn al tiuj uzitaj en la usona sciencfikcia televidprogramo Star Trek, kvankam laŭ la dizajnistoj, la stilo ne estis influita per sciencfikciofilmoj.[3]

Referencoj en popola kulturoRedakti

Ĉilia sciencfikcioverkinto Jorge Baradit publikigis hispanlingva sciencfikcio-romanon Synco en 2008. Ĝi estas ukronia malutopio kadre de 1979 kie la registaro de Allende ne estis puĉita kaj Ĉilio iĝis teknokratia totalisma ŝtato en kiu la Synco-sistemo estis uzita por kontroli ĉiajn aspektojn de ĉilia vivo.

ReferencojRedakti

  1. IU professor analyzes Chile's 'Project Cybersyn'. UI News Room. Alirita 27 majo 2013.
  2. Eden Medina (2006). “Designing Freedom, Regulating a Nation: Socialist Cybernetics in Allende’s Chile”, J. Lat. Amer. Stud., p. 571–606. doi:10.1017/S0022216X06001179. 
  3. Eden Medina (2011). Cybernetic Revolutionaries: Technology and Politics in Allende's Chile, 1st edn. Cambridge, Mass: MIT Press. ISBN 978-0-262-01649-0. section 4, p. 121.

Vidu ankaŭRedakti