La Punktokoturno, Odontophorus guttatus, estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktokoturno
Punktokoturno
Punktokoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. guttatus
Odontophorus guttatus
(Gould], 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni ne konas subspeciojn.[1]

Disvastiĝo

redakti

Tiu ĉi estas malgranda surgrunde vivanta specio de loĝantaj birdoj de la montoj de Centrameriko el suda Meksiko (el centro de la subŝtato de Veracruz kaj Jukatano) kaj Belizo suden tra norda Gvatemalo kaj okcidenta kaj centra Honduro al lima Nikaragvo; estas du pliaj malgrandaj populacioj, unu en norda Kostariko, kaj alia en suda Kosta-Riko kaj apuda sudokcidenta Panamo.

Ili loĝas en altaj teroj de 1000 m aŭ pli alte al la arbolimo, kutime en densa subkreskaĵara makisobambuejo. La nesto, kiel ĉe aliaj odontoforoj restas nepriskribata, sed oni scias ke la ovoj estas kremoblankecaj kun brunaj punktoj.

Aspekto

redakti

La Punktokoturno estas 25-30 cm longa kaj pezas 300 g. Ili havas oranĝecan kreston kiu leviĝas kaze de ekscito kaj tio estas la plej rimarkinda karaktero. La supraj partoj estas malhelbrunaj kun nigra kaj ruĝeca makuleteco. La subaj partoj estas kutime olivecbrunaj, sed estas kolormorfo kun ruĝecaj subaj partoj. Ambaŭkaze la subaj partoj estas tre punktecaj je pura blanko, kio nomigas la specion. La frunto estas malhelbruna kaj la vango kaj la gorĝo estas nigraj striecaj je fajna blanko.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo averaĝe estas iom pli granda kaj la ino havas pli senkoloran kreston. Nematuruloj havas pli malgrandan kaj pli sablokoloran punktecon kaj la gorĝo estas malhela pli ol nigra. Ne estas subspecioj.

La avertalvoko de la Punktokoturno, fakte dueto, estas klara fajfado kuuŭit KOŬuit kuuŭit KOO, kaj la kontaktalvokoj estas klara ĉirpado kaj pepado.

Kutimaro

redakti

La Punktokoturno troviĝas en grupoj de 4-10; ili manĝas surgrunde, skrapinte la grundon serĉe de semoj, falitaj fruktoj kaj insektoj. Tiu estas timida kaj timema specio, kiu kutime fuĝas perpiede, sed se ili ekflugas, okazas eksplodo en mallonga kaj rapida flugo al kovro. Oni povas vidi tiun specion nur frumatene kiam ili manĝas ĉe ŝoseflankoj aŭ ĉe arbarpado.

Tiu specio estas surloke komuna en taŭga habitato de Kostariko kaj Panamo, sed ili suferis en multe de sia teritorio pro pliiĝanta senarbarigo kaj pro fragmentado.

Referencoj

redakti