Pusztavacs (pustavaĉ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Dabas. Puszta signifas pusto.

Signoturo en Pusztavacs

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉirkaŭita per arbaro, fine de sakovojo, inter urboj Albertírsa kaj Örkény, aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged estas ne tro for. La komunumo troviĝas en geografia centro de Hungario. Budapeŝto estas aere 49 km-ojn, voje 59 km-ojn for.

La unua skriba mencio devenas el 1274. Ĝi estis opidumo en la mezepoko. La setlejo senhomiĝis dum la turka erao kaj refondiĝis en la 19-a j.c. Dum la socialisma erao geografiistoj proklamis la vilaĝon mezo de Hungario. Apud la vilaĝo formiĝis memorloko kun signoturo. Komunista Junulara Asocio aranĝis tie festivalojn pri Paco, sed tio ne enradikiĝis. Tiutempe ankoraŭ ne estis aŭtoŝoseo, krom la memorloko estis nenio.

Vidindaĵo estas ruinoj de mezepoka preĝejo, krome estas ankaŭ pli nova preĝejo.