Qian Xuantong

ĉina lingvisto

Qian Xuantong (1887—17a de januaro, 1939) estis ĉina lingvisto kaj verkisto. Li estis profesoro de literaturo ĉe Nacia Pekina Universitato kaj kune kun Gu Jiegang, unu el la gvidantoj de la Dubanta Antikveca Lernejo.

Qian Xuantong
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1887 (1887-01-01)
en Ĝeĝjango
Morto 17-an de januaro 1939 (1939-01-17) (52-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉina
Ŝtataneco Respubliko Ĉinio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Familio
Patro Qian Zhenchang
Frat(in)o Qian Xun
Infano Qian Sanqiang
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Naskita en Huzhou, Ĝeĝjango, Qian estis nomita Qian Xia ĉe naskiĝo kaj ricevis la ĝentilecan nomon Deqian (德潜). Qian estis trejnita en tradicia ĉina filologio. Post ricevi sian universitatan edukadon en Japanio, Qian tenis nombron da instruaj pozicioj en Ĉinio. Li estis studento de Zhang Binglin; kelkaj de la laboroj de Zhang estis kopiita kaj presita en rimarkinda fermila skribo de Qian skribkaraktero. Kiel filologo, Qian estis la unua kiu rekonstruis la vokalan sistemon de la malnova ĉina en IFA.

Proksima amiko de Lu Xun, Qian estis kerna figuro en la Movado de la 4-a de majo kaj la Nova Kultura Movado. Malgraŭ sia proksima interrilato kun la ĉinaj klasikaĵoj, li antaŭenigis la forigon de la klasika ĉina lingvo. Li estis ankaŭ forta subtenanto de Esperanto, tiele ke iam li proponis la anstataŭigon de ĉina pere de Esperanto. En malferma letero en respondo al kontraŭ-Konfucea eseo de Ĉen Duŝjoŭ li deklaris tiele:

Kara sinjoro Ĉen, en via eseo vi forte rekomendis la abolicion de Konfuceismo. Pri ĉi tiu via propono mi pensas, ke ĝi nun estas la sola maniero savi Ĉinion. Sed leginte ĝin, mi pensis pri ankoraŭ unu afero: se vi volas aboli konfuceismon, vi devas unue aboli la ĉinan [skriban] lingvon. Se vi volas forigi la infanecan, necivilizitan, obstinan pensmanieron de la averaĝa homo, des pli estas esence, ke vi unue abolu la ĉinan lingvon. Forigi Konfuceismon kaj forigi taoismon estas fundamenta maniero malhelpi la falon de Ĉinio kaj permesi al la ĉinoj iĝi civilizita nacio en la dudeka jarcento. Sed pli fundamenta maniero ol ĉi tio estas aboli la skriban ĉinan lingvon, en kiu estas registritaj konfuceaj pensoj kaj falsaj taoismaj diraĵoj.

Ĉen pensis, ke aboliciante skriban ĉinon detruos ankaŭ la parolan lingvon kaj rebatis la proponon de Qian sugestanta, ke la ĉina povus uzi latinan alfabeton.

Li kaj Liu Bannong promociis kaj varbis por antaŭenigi vulgaran ĉinan, atakante tiajn klasikajn ĉinajn stilistojn kiel Lin Shu. Lia skeptiko de la ĉina heredaĵo estis tia ke iam li deziris ŝanĝi sian familian nomon al Yigu (疑古 signifanta "suspektanta aferojn antikvajn"). Li ankaŭ faris gravan laboron al la normigado de simpligitaj ĉinaj karaktroj, mandarena kaj la desegno de Pinjino.

Lia filo Qian Sanqiang estis atoma fizikisto kiu kontribuis al evoluado de atomaj armiloj en Ĉinio.

Referencoj redakti

  • Li Jiuying 何九盈 (1995). Zhongguo xiandai yuyanxue shi (中囯现代语言学史 "Historio de moderna ĉina lingvistiko"). Guangzhou: Guangdong jiaoyu chubanshe.
  • Wu Rui 吳銳 (1996). Qian Xuantong pingzhuan (钱玄同评传 "Biografio de Qian Xuantong"). Nanchang: Baihuazhou wenyi chubanshe.

Eksteraj ligoj redakti