Rád
Rád (rAd) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác. Rad estis germana kavaliro vivinta en Hungario.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/de/HUN_R%C3%A1d_COA.jpg)
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiLa vilaĝo situas ĉe piedo de montaro Cserhát, laŭ traira flankovojo. Vác troviĝas je 9, Budapeŝto je 43 km-oj.
Historio
redaktiPli frue avaroj loĝis en la komunumo. La copfa katolika preĝejo omaĝe al Virgulina Maria konstruiĝis en 1767. Nobeldomo de Toperecz konstruiĝis komence de la 20-a jarcento, nun ĝi estas biblioteko. En 1911 luterana preĝejo konstruiĝis.
Alia vidindaĵo estas la U-forma kastelo de Muslay.