Růžena Svobodová

Růžena SVOBODOVÁ, fraŭline Čápová (naskiĝis la 10-an de julio 1868 en Mikulovice (distrikto Znojmo), mortis la 1-an de januaro 1920 en Praha) estis ĉeĥa verkistino.

Růžena Svobodová
Persona informo
Naskonomo Růžena Čápová
Naskiĝo 10-an de julio 1868 (1868-07-10)
en Mikulovice
Morto 1-an de januaro 1920 (1920-01-01) (51-jaraĝa)
en Prago
Tombo Slavín
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco CislajtioĈeĥoslovakio
Memorigilo Růžena Svobodová
Familio
Edz(in)o František Xaver Svoboda
Okupo
Okupo verkistodramaturgo
vdr

Ŝi akiris edukon en klostra lernejo kaj laboris kiel hejma instruistino. En 1890 ŝi edziniĝis al dramverkisto František Xaver Svoboda. Ŝi ofte vojaĝis al (Italio, Francio kaj Jugoslavio). Dank‘ al sia edzo ŝi konatiĝis kun gravaj literaturistoj (Božena Benešová, Marie Pujmanová, František Xaver Šalda) kaj sub ilia influo komencis verki.

Ŝi apartenas al ĉefaj reprezentantoj de la ĉeĥa impresionismo en literaturo. Ŝia plej fama verko estas la novelaro Nigraj ĉasistoj, el kiuj aperis esperantlingve Maryĉka danculino.

Verkoj redakti

  • Na písčité půdě (Sur sableca grundo, 1895, romano)
  • Ztroskotáno (Fiaskite, 1896, romano)
  • Povídky (Rakontoj, 1896)
  • Přetížený klas (Troŝarĝita spiko, 1896, rakonto)
  • V odlehlé dědině (En fora vilaĝo, 1898, rakontoj)
  • Zamotaná vlákna (Implikitaj fadenoj, 1899, romano)
  • Milenky (Amatinoj, 1902, romano)
  • Pěšinkami srdce (Tra padoj de la koro, 1902, rakontoj)
  • V říši tulipánků (En regno de tulipoj, 1903, dramo)
  • Plameny a plaménky (Flamoj kaj flametoj, 1905, rakontoj)
  • Marné lásky (Vanaj amoj, 1906, rakontoj)
  • Černí myslivci (Nigraj ĉasistoj, 1908)
  • Pokání Blaženčino (Pentado de Blaĵenjo, 1908, rakontoj por infanoj)
  • Posvátné jaro (Sankta printempo, 1912, rakontoj)
  • Dětská srdce (Infanaj koroj, 1913, rakontoj por infanoj)
  • Po svatební hostině (Post nupta festeno, 1916, rakontoj)
  • Jarní záhony (Printempaj razenoj, 1916, rakontoj)
  • Pokojný dům (Trankvila domo, 1917, rakontoj)
  • Ráj (Paradizo, rememoroj)
  • Hrdinné a bezpomocné dětství (Heroa kaj senhelpa infaneco)

En Esperanto aperis redakti

Du noveloj (Jiří Sumín: Genutrantoj - Růžena Svobodová: Maryčka Danculino, tr. MEP, 1933)