Rabula (aŭ Rabbulas) estis episkopo de Edessa de Mezopotamio ekde 411 ĝis aŭgusto de 435, rimarkinda pro sia opono al dogma vidpunkto de Teodoro el Mopsuestio, same kiel al tiu de Nestorio. Tia opono, tamen, ĉesis kun la advento de lia sekvanta episkopo.

Rabula
Persona informo
Naskiĝo
en Qinnasrin
Morto 1-an de januaro 435 (0435-01-01)
en Edessa
Lingvoj siria
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo pastroverkisto
vdr

Plue pri biografio redakti

Rabula naskiĝis, en dato nekonata, en Kenneschrin (hodiaŭ Kalkis), urbo apenaŭ sude de Halepo kaj episkopa sidejo. Lia patro estis pagana sacerdoto dum lia patrino fervora kristanino. Li restis pagana ĝis sia geedziĝo. Lia kristaniĝo ŝuldiĝis al renkontiĝo kun Eŭzebio, episkopo de Kenneschrin, kaj Akacio, episkopo de Halepo, krom al evento opiniata mirakla.

Rabula elektis intense vivi laŭ kristana asketo: dekomence li vendis ĉiujn siajn havaĵojn por obei al evangeliaj sugestoj, poste separiĝis el la konsentema edzino, retiriĝis en monaĥejo, sekve, eminte al pli maldelikata vivo, transpasis al ermita vivo en dezertaj zonoj. Okaze de la morto de la urba episkopo Diogeno, Rabula, seneme al la kutima okaza rezisto, akceptis fariĝi ties posteulo en Edessa.

En tiu ofico li distingiĝis pro la senĉesa energio en la vizito de siaj ĉirkaŭ 180 kristanaj komunumoj, pro asketismo, pro pledo kaj prizorgo pri malriĉuloj kaj malsanuloj de sia diocezo, pro la revenigo de la kanona disciplino de la klerularo kaj monaĥaro konfiditaj al sia respondeco, kaj fine pro la konstanta kaj senĉesa religie batala kontrasto al ĉiuj kredanoncoj kondamnitaj de la Eklezio, aparte tiu, ĉiam pli ĉirkaŭvolva, de la sekvantaro de Nestorio.[1]

Polemiko redakti

Se estas kiuj laŭdas la strebon de Rabula por elimini herezojn en sia diocezo, aliaj lin kritikas pro eksceso kaj spuroj de fanatikismo. Konfirme de tiu kuris onidiro laŭ kiu Rabula, kune kun monaĥa amiko, Eŭzebio estonta episkopo de Tella, junaĝe iris prediki, atakante bildojn kaj ŝildojn de la pagana kulto[2], inter 'ferocaj' paganoj de Baalbek (Heliopolis) celante ricevi martiriĝon.[3]. Sed la afero estas diskutata inter la historiistoj.

Diskutoj pri Nestorianismo redakti

Iom post iom li persvadiĝis ke el la kristologiaj disputoj la justa laŭdoktrina pozicio estis tiu de Cirilo de Aleksandrio kaj, do, li ĉiam pli distanciĝis el la pozicio de Teodoro de Mopsuestio kaj Nestorio kun kiuj dekomence partianiĝis. Eĉ li komencis korespondi kun Cirilo, siavice engaĝiĝinta pruvi ke en Jesuo estas du naturoj en unusola persono. Eĉ li kun Cirilo fariĝis amiko kaj tradukis al la siria lingvo ties traktadajn elementojn koncernantajn la justan kredon, nome “De recta fide”. ([1]).

Sed lia strebo elimini nestorianismon malsukcesis ĉar lia posteulo, Ibaso el Edessa, inversigis la marŝon akceptante la tezojn de Nestorio kaj ilin instruante kiel oficiala kredero.

Dum la Koncilio de Efeso (431) Rabula partianiĝas kun Cirilo el Aleksandrio kaj apogis, pri Maria, la difinon teotòkos (Dipatrino, greke: Θεοτόκος).

Verkoj de Rabula redakti

La literatura heredaĵo de Rabula estas etdimensia; liaj verkoj similas kal kvazaŭaj okazaj resumoj, kaj kio restas troviĝas en la studoj de orientalistoj Overbeck kaj Klaus-Peter ĉe Todt, Rabbula. Eble lia unua graveco, laŭ historiisto pri la siria literaturo, kuŝas en lia prizorgo anstataŭi la Diatessaron (aŭ Armonion) de Taciano per la kvar kanonaj evangelioj altrudante ke unu ekzemplero de ili troviĝu en ĉiu preĝejo.[4] Temas pri traduko al la siria de la grekaj evangelioj atribuita al li, en kiu li eble estis helpata de spertuloj pri la Peshitta. Kune kun tiu 'evangelio de Rabula', aperis, ĉiam atribuata al li, la tuta Nova Testamento. De tiu verko, laŭ (Overbeck, p. 172), troviĝas manuskripto ĉe la Brita Muzeo; alia, miniaturita konserviĝas en la biblioteko Laŭrencana de Florenco.

Referencoj redakti

  1. Nestorio kaj ties skolo instruis ke laŭ la Skriboj en Jesuo troviĝas unusola naturo kaj unusola persono (hipostazo). Ĉi-kaze malaperus, laŭ Rabula, la homaj konotacioj de Jesuo kaj la dia persono statusa en la homo kiel “naviganto sur la ŝipo” (esprimo de Nestorio). La formulo ĝusta estas: du naturoj kaj unusola persono. Tia Nestoria kredo ankoraŭ pluvivas en kristanaj komunumoj de Sirio kaj Mezopotamio, kvankam la lingvaĵo malakrigas ĉiam pli la difinojn.
  2. Jan Willem Drijvers, "The Protonike Legend, the Doctrina Addai and Bishop Rabbula of Edessa," Vigiliae Christianae 51 (1997), 298-31; Michael Geddis, There is No Crime for Those Who Have Christ (University of California Press, 2005), 162-164.
  3. Ĝenerale tiu sinteno estis malaprobita de teologoj kaj ekleziaj aŭtoritatuloj kiel oni povas vidi ankaŭ en Sankta Aŭgusteno de Hipono
  4. Overbeck, pp. 239-244.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti