Baalbek

loko en Libano

Baalbek (literumita ankaŭ Ba'labek,[1] Balbec,[2] Baalbec [3] kaj Baalbeck[4] (prononco [ˈbɑːʿlɑbɑk], DIN 31635 Baʿlabakk,[5] arabe بَعْلَبَكّ, siri-aramee: ܒܥܠܒܟ) estas urbo oriente de la rivero Litani en la Valo Bekaa de Libano, ĉirkaŭ 67 km nordoriente de Beirut. Ĝi estas la ĉefurbo de la Gubernio Baalbek-Hermel.[6] En grekaj kaj romiaj epokoj Baalbek estis konata kiel Heliopolis (Ἡλιούπολις, greke por "Sunurbo", Heliopolo). En 1998 Baalbek havis 82 608 loĝantojn, en 2008 81 052, plejgrandparte ŝijaistoj, sekvitaj de sunaistoj kaj kristanoj.[7]

Baalbek
urboarkeologia loko • antikva urbo
Administrado
Ŝtato  Libano
Gubernio Baalbek-Hermel
Demografio
Loĝantaro 81 052  (2008) [+]
Loĝdenso 2 166 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 0′ N, 36° 13′ O (mapo)34.00611111111136.208611111111Koordinatoj: 34° 0′ N, 36° 13′ O (mapo) [+]
Alto 1 170 m [+]
Areo 37,42 km² (3 742 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Baalbek (Libano)
Baalbek (Libano)
DEC
Baalbek
Baalbek
Situo de Baalbek

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baalbek [+]
vdr

Ĝi estas hejmo de la templokomplekso de Baalbek kiu inkludas du el la plej grandaj kaj ampleksaj ruinoj de romiaj temploj, kiu enhavas templojn de Bakĥo (Dionizo) kaj de Jupitero. Ĝi estis listigita en 1984 kiel loko de Monda heredaĵo de Unesko.

Bildaro redakti

 
La Granda Templaro.

Notoj redakti

  1. Cook's 1876
  2. Wood 1757
  3. EB 1878 p. 176
  4. [إتحاد بلديات غربي بعلبك Baalbeck Okcidenta] [1] 2013 alirita la 8-an de septembro 2015, 23-a de julio 2021, arkivita ĉe [2]
  5. artikolo "How to Say Baalbek in English" (kiel prononci Baalbek en la angla). BBC, Londono (2-a de aŭgusto 2006). Diskutas ĉu sencas en la fremdlingva angla uzi simpligitan angligitan prononcon aŭ la veran. Vidu ankaŭ "Baalbek" en la enciklopedio Merriam–Webster de 2020. Kaj "Baalbek" en la enciklopedio American Heritage Dictionary of the English Language de 2020, eldonejo Houghton Mifflin Harcourt.
  6. Mohafazah de Baalbek-Hermel. Localiban. Arkivita el la originalo je 2017-02-21. Alirita 20a de Februaro 2017.
  7. (1998) Syria – Lebanon. Hunter Publishing, Inc.. ISBN 9783886181056.