Radvaň nad Laborcom

Radvaň nad Laborcom (hungare Laborcradvány [laborcradvAnj], rutene Радвань над Лабірцём [radvanj nad laborcom]) estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Nižná Radvaň.

Radvaň nad Laborcom
hungare: Laborcradvány, rutene: Радвань над Лабірцём
municipo
Blazono
Oficiala nomo: Radvaň nad Laborcom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Medzilaborce
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horný Zemplín
Rivero Laborec
Situo Radvaň nad Laborcom
 - alteco 223 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 50″ N 21° 55′ 35″ O / 49.13056 °N, 21.92639 °O / 49.13056; 21.92639 (mapo)
Areo 20,1366 km² (2 013,66 ha)
Loĝantaro 585 (31.12.2010)
Denseco 29,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1379
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 01
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj ML
NUTS 520691
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Radvaň nad Laborcom
Retpaĝo: www.obecradvan.estranky.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Radvaň nad Laborcom situas laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo. Trajno trafikas laŭ la alia riverobordo, kie estis iama aparta vilaĝo, sed nun jam apartenaĵo de Radvaň nad Laborcom. Medzilaborce troviĝas je 16 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1379. En 1715 oni komputis tie 17 loĝatajn kaj 10 neloĝatajn domojn. En 1787 loĝis tie 189 vilaĝanoj en 28 domoj, en 1828 155 vilaĝanoj en 20 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Horbok-Radvány, poste ĝi ricevis pli logikan nomon pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Laborcradvány 1263 homoj, (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Radvaň nad Laborcom 602 homoj, (429 slovakoj, 139 rutenoj, 25 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti