Rafael Sánchez Mazas

hispana politikisto kaj verkisto

Rafael SÁNCHEZ MAZAS (Madrido, 18a de februaro 1894 - Madrido, 18a de oktobro 1966) estis hispana verkisto, ĵurnalisto, kaj eseisto, konata ĉefe kiel fondomembro de la faŝisma politika partio Falange Española. Li stampis la moton «¡Arriba España!».

Rafael Sánchez Mazas
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1894 (1894-02-18)
en Madrido
Morto 18-an de oktobro 1966 (1966-10-18) (72-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery
Lingvoj hispana
Loĝloko Bilbao
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Madrido • Real Centro Universitario Escorial-Maria Christina
Familio
Infanoj Rafael Sánchez Ferlosio • Miguel Sánchez-Mazas Ferlosio • Chicho Sánchez Ferlosio
Okupo
Okupo verkistopolitikistoĵurnalisto • poeto • falangist
vdr

Biografio redakti

Li ricevis religian edukon, studis juron en Madrido, kaj en 1916 li translokiĝis al Bilbao. En tiu epoko li ekkarieris kiel ĵurnalisto por diversaj gazetoj. En 1922 Juan Ignacio Luca de Tena sendis lin al Romo kiel reportero por ABC. Tiukadre li povis sekvi la ekpovigon de la faŝistoj (1922-1929), kaj en tiu epoko li edziĝis al Liliana Ferlosio, kun kiu li havis kvin filojn: filozofo Miguel Sánchez Ferlosio; verkisto Rafael Sánchez Ferlosio; Gabriela Sánchez Ferlosio;​ Máximo, frue mortinta,​ kaj la kantaŭtoro Chicho Sánchez Ferlosio.

Reveninte en Madridon en 1929, Rafael Sánchez Mazas kun aliaj literaturaj figuroj, kiel Agustín de Foxá kaj Ernesto Giménez Caballero, formis parton de la literatura etoso ĉirkaŭ José Antonio Primo de Rivera.​ En februaro 1933 li kunlaboris en la fondo de la gazeto El Fascio, kiu estis malpermesita. Poste, samjare, li partoprenis en la fondo de la faŝisma movado Movimiento Español Sindicalista kun José Antonio Primo de Rivera kaj la piloto Julio Ruiz de Alda.​ Fine de oktobro samjare oni fondis Falange Española, kaj Sánchez Mazas iĝis estrarano kaj aktivulo. En marto 1936 li estis enkarcerigita kun aliaj estroj de Falange, eliris el prizono per speciala permeso por koni ĵus naskitan filon kaj fuĝis al Portugalio, sed José Antonio devigis lin reveni prizonen.

La milito redakti

Li estis liberigita pere de interveno de la socialisto Indalecio Prieto, kun kiu li estis interkonatiĝinta kiel ĵurnalisto en Maroko. Kiam okazis la militista puĉo de la 18-a de julio 1936 li rifuĝiĝis en la Ambasadejo de Ĉilio, kun multaj aliaj dekstruloj. Dum unu jaro li verkis sian novelon Rosa Krüger kiel ĉiutaga felietono, kiun li ĉiuvespere legis al la cetero de rifuĝintoj. Aŭtune 1937 li kaŝeliris de Madrido kun la celo alveni al Francio, sed la 29an de novembro li estis arestita en Barcelono kaj ŝajne li estis prizonulo en la ŝipo Uruguay en la urba haveno ĝis la 24a de januaro 1939, preskaŭ fine de la milito kiam li estis translokigita al pli norda provinco kun aliaj prizonuloj. La 30an de januaro li evitis amasan mortpafadon, kaj rifuĝiĝis en kampardomo de Cornellá del Terri (provinco Ĝirono), kun tri respublikanaj dizertintoj; tiu epizodo inspiris la romanon Soldados de Salamina de Javier Cercas kaj siavice la samnoman filmon reĝisoritan de David Trueba.

Postmilite redakti

Tuj post la milito li plenumis diversajn altajn postenojn. Krom nombrajn gazetartikolojn, en 1951 li publikigis La vida nueva de Pedrito de Andía, en 1952, Cuatro lances de boda kaj en 1956 Las Aguas de Arbeloa y otras cuestiones. Postmorte oni publikigis en 1971 Sonetos de un verano antiguo y otros poemas kaj en 1996 Rosa Krüger, romano verkita dum lia rifuĝado en la ambasadejo de Ĉilio en Madrido dum la milito, kiun li neniam publikigis, escepte kelkajn ĉapitrojn en liteturaj gazetoj. En 1960 li abandonis siajn kunlaborojn en la ĵurnalo ABC, kaj retiriĝis al hejmo Coria, heredo de patrinflanka onklino.

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • XV Sonetos de Rafael Sánchez Mazas para XV esculturas de Moisés de Huerta. Lux, Bilbao 1917.
  • Sonetos de un verano antiguo y otros poemas. Eld. Llibres de Sinera, Barcelona 1971.
  • Poesías, eldono de Andrés Trapiello. Eld. Comares, Granada 1990.

Noveloj redakti

  • Pequeñas memorias de Tarín, Bilbao, 1915.
  • La vida nueva de Pedrito de Andía. 1951.
  • Rosa Krüger, Eld. Trieste, Madrid, 1984.

Rakontoj redakti

  • Algunas imágenes del Renacimiento y del Imperio
  • Las aguas de Arbeloa y otras cuestiones
  • Vaga memoria de cien años y otros papeles
  • Apología de la Historia Civil de Bilbao
  • Las tres edades de la política

Politiko redakti

  • Rafael Sánchez Mazas. Antología falangista IV, eld. de Pedro José Grande Sánchez, SND Editores, 2021, 466 pp.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Sánchez Mazas en la hispana Vikipedio.