Rafael de León

hispana kantoverkisto

Rafael de León y Arias de Saavedra (Sevilo, 6a de februaro 1908 - Madrido, 9a de decembro 1982) estis hispana aristokrato kaj poeto de la Generacio de la 27-a krom aŭtoro de vortumado por koploj, kio famigis lin kiel parto de la triopo Quintero, León y Quiroga. Tiukadre li estis vortumisto de kelkaj de la plej popularaj hispanaj popolkantoj de la 20-a jarcento, kiel Tatuaje, Ojos verdes, Francisco Alegre, La Zarzamora, A ciegas, A tu vera, A la lima y al limón, Pena, penita, pena, María de la O, Con divisa verde y oro ktp.[1]

Rafael de León
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1908 (1908-02-06)
en Sevilo
Morto 9-an de decembro 1982 (1982-12-09) (74-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Granado
Okupo
Okupo poeto • verkisto • kantotekstisto • komponisto
vdr

Biografio redakti

El familio de aristokratoj, li estis internulo en tri religiaj andaluzaj lernejoj: ĉe jezuitoj de Puerto de Santa María li koincidis kun Rafael Alberti; en 1926 li ekstudis juron en la Universitato de Granado, kie li koincidis kun Federico García Lorca. Poste li diboĉis en Sevilo, en etoso de kafejoj, kantistoj, kaj kantoverkistoj. Dum militservo tie, li interkonatiĝis kun Concha Piquer, kiu kantos multajn el liaj komponaĵoj.

En 1932, Rafael de León translokiĝis al Madrido laŭ influo de la sevila muzikisto Manuel Quiroga, kiu kun la dramaturgo Antonio Quintero, formis la fekundan triopon Quintero, León y Quiroga, kiu registris pli ol kvin mil kantojn.

Je la komenco de la Hispana Enlanda Milito Rafael de León estis en Barcelono, kie venkis la kontraŭpuĉo, pro kio li estis arestita pro sia aristokrata deveno.[2] En la prizono li deklaris amikecon kun elstaraj respublikanaj poetoj kiel León Felipe, Federico García Lorca kaj Antonio Machado.

Dum la postmilito, Rafael de León plue rilatis kun la spektakla etoso, kiu en la nova politik-kultura medio blokita de la internacia komunumo, favoris la kreadon de ĝenro tre influita de andaluza stereotiparo, nomita "hispana folkloro".[3]

Lia verkaro duflankas inter poezio kaj kantovortumado, kaj ambaŭflanke andaluzismo ludas gravan rolon. Fine de sia longa kariero de vortumisto, li verkis por famaj kantistoj Nino Bravo, Raphael, Rocío Dúrcal, Rocío Jurado, Isabel Pantoja kaj speciale Carmen Sevilla.

Referencoj redakti

  1. Rafael de León: Historia de la copla Alirita la 15an de januaro 2024.
  2. Rafael de León en la cárcel de Barcelona
  3. Colegio Heráldico de España y de las Indias (2015-02-23). Doce Linajes de Soria — RAFAEL DE LEON, Conde de Gómara y Marqués del Valle de la Reina; por D. Rafael PORTELL PASAMONTE (hispane). Casa Troncal de los Doce Linajes de Soria. Arkivita el la originalo je 2019-05-30. Alirita 2024-04-02.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael de León en la hispana Vikipedio.