Rafajovce (hungare Máriakút rutene Рафаївцї [rafajivcji]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Rafajovce
hungare: Máriakút, rutene: Рафаївцї
municipo
Blazono
Oficiala nomo: Rafajovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Vranov nad Topľou
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Rivero Ondalík
Situo Rafajovce
 - alteco 185 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 32″ N 21° 44′ 23″ O / 49.04222 °N, 21.73972 °O / 49.04222; 21.73972 (mapo)
Areo 4,74 km² (474 ha)
Loĝantaro 193 (31.12.2011)
Denseco 40,72 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Plej facila aliro al Veľká Domaša
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 094 05
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj VT
NUTS 529044
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Rafajovce
Retpaĝo: www.rafajovce.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Rafajovce situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Vranov nad Topľou troviĝas je 28 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1596 en formo "Rafayocz". La unuaj loĝantoj estis rutenaj paŝtistoj. Ĝis 1907 la oficiala hungara loknomo estis Rafajócz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Máriakút 128 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Stropkov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rafajovce 182 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).

Kermesejo redakti

La preĝejo cindriĝis, tamen la sankta bildo restis origina. oni portis ĝin al la najbara vilaĝo, sed la bildo ĉiam revenis. Tial oni konstruis novan preĝejon en 1750. Ankaŭ la puto laŭ la kredantoj estas sanktigita. Pro la preĝejo, bildo kaj puto ili estas kermesejo.

Vidindaĵoj redakti