Rajto je publika aliro

La rajto je publika aliro estas rajto difinita per leĝoj kiuj ekzistas en diversaj landoj tra la mondo. La leĝo deklaras, ke la publiko havas la rajton de aliro al ĉiuj areoj, lagoj, riveroj, eĉ se ili estas posedo privata, por dormi sur la landoj provizore en tendoj, kaj pluki en tiuj areoj berojn kaj fungojn kaj kelkajn aliajn plantojn. La rajto je publika aliro ankaŭ emfazas konsideron kaj zorgon pri naturo kaj faŭno, terposedantoj kaj aliaj homoj.

Tendo starigita en Norvegio, kie tendoj povas esti starigitaj en grandaj regionoj, inkluzive en privatposedataj lokoj, pro ekzistantaj leĝoj pri la rajto de publika aliro.

Praktike la rajto de publika aliro estas difinita iomete malsame de ŝtato al ŝtato. La rajto pri publika aliro nuntempe ekzistas en la landoj Norvegio, Svedio, Finnlando, Islando, Israelo, Skotlando, Estonio, Latvio, Litovio, Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Svislando. En Anglio kaj Kimrio la Leĝo pri Publika Aliro pri Rajtoj validas nur por iuj kategorioj de neevoluinta tero.

Sveda rajto pri publika aliro estas nomata Allemansrätten‏, norvege Allemannsretten kaj finne Jokamiehenoikeus. En Norvegio la rajto je publika aliro estas leĝo tre detale difinita. En Svedujo la rajto je publika aliro estas agnoskita de leĝo, sed ne estas difinita. En Finnlando iuj liberoj estas agnoskitaj de la leĝo, sed la rajto je publika aliro ne estas difinita.

En landoj, kie ne ekzistas publika aliro, kutime estas difinitaj ŝtataj areoj - kiel naturrezervejoj, urbaj parkojnaciaj parkoj - kiujn publiko rajtas viziti.