Rakontoj al mia Belulino estas libro de la franca verkistino Jean Bach-Sisley, tradukita al Esperanto fare de L. Touchebeuf [1]. La publikigaĵo, eldonita en la jaro 1907 ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo, apartenas al la klasikaj literaturaj tradukoj el la franca al Esperanto.
„ Ĉarmaj legendoj, fabeloj kaj fantazioj en proza formo prezentas al ni la plej belajn trajtojn de l' homa spirito. Belega formo, fantaziplenaj pentraĵoj. ”