Ralf Ehmann

germana skulptisto

Ralf EHMANN (naskiĝinta en 1967 en Tübingen) estas germana artisto aktiva en Kiebingen (Rottenburg), kie li ankaŭ pasigis siajn junulajn jarojn.

monumento por Michael Praetorius, Creuzburg (2021)

Inter 1971 kaj 1979 estis inter liaj unuaj skulptadaj provoj multaj kapoj. Sekvis en 1985 studvojaĝo Florencon. Studis li inter 1987 kaj 1989 ĉe la fakaltlernejo de Majenco kaj iĝis gaststudento de Eberhard Linke. Oni mendis tiam ĉe li faron de portretbusto de Adolph Kolping. Inter 1989 kaj 1994 estis studoj de skulptado ĉe Karl Henning Seemann, Jürgen Brodwolf, Micha Ullman kaj de pentrado ĉe Herwig Schubert, Holger Bunk ĉe la Ŝtata akademio pri vidaj artoj de Stutgarto. Suplementa studo venis poste ĝis 1996, samloke.

Inter 1998 kaj 1999 Ehmann troviĝis pro komisiitaĵo en Kararo; tiam naskiĝis ciklo pri Friedrich Hölderlin. Studvojaĝe li estis en Italujo ĝis 2000, kiel denove inter 2002 kaj 2003. Inter 2006 kaj 2008 li esploradis en Sirio kaj en Italujo kaj Francujo. Inter 2006 kaj 2010 li alikonstruigis sian atelieron aldonante bronzgisejon.

Verkoj en publika spaco (elekto)

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Rüdiger Schwanz: "Lebensfreude durchzieht Programm in Creuzburg im 400. Todesjahr von Michael Praetorius" - ĉe: TA, 13.9.2021 (kun foto de Ehmann)