Ralph Klein

kanada politikisto

Ralph Phillip Klein MLA (naskiĝis la  1-an de novembro 1942(nun 1942-11-01), mortis la 29-an de marto 2013) estro de la Progresisma Konservativa Partio de Alberto, estis ĉefministro de la kanada provinco Alberto. Li havis la du postenojn de 1992 ĝis 2006. Li havas la kromnomon "Reĝo Ralph" [1] Arkivigite je 2005-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, kiu aludas kaj la longdaŭron de lia politika kariero kaj lian estrostilon, kiun multaj opinias aŭtokrata.

Hon. Ralph Phillip Klein
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de novembro 1942(nun 1942-11-01)
en Kalgario (Alberto)
Morto la 29-an de marto 2013 (70‑jara)
en Kalgario (Alberto)
Mortis per demenco vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Athabasca University • Crescent Heights High School vd
Partio Progresisma Konservativa
Subskribo Ralph Klein
Familio
Edz(in)o Colleen Klein
Profesio
Okupo politikistomoderatoroĵurnalisto • konsultiĝisto • televida prezentisto • radio-prezentisto vd
12-a Ĉefministro de Alberto
Dum 14-a de decembro 199214-a de decembro 2006
Antaŭulo Don Getty
Sekvanto Ed Stelmach
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Urbestro de Kalgario redakti

Klein unue famiĝis en Kalgario kiel radia kaj televida personulo. Li estis Unua Raportisto pri Civitanaj Aferoj ĉe la televida kaj radia stacio CFCN. Klein ekhavis politikan sperton kiam li elektiĝis urbestro de Kalgario (Alberto) la 15-an de oktobro 1980. Dum Klein estis urbestro, la urbo ekonomie prosperis kaj allogis multajn senmetiajn laboristojn de la tuta lando. Li ricevis malfavoran nacian atenton kiam li kulpigis "eastern bums and creeps" (orientajn sentaŭgulojn kaj strangulojn) pro trostreĉado de la sociservoj kaj polico de Kalgario. Kalgario gastigis la Vintraj Olimpikojn de 1988 kiam Klein estis urbestro. Antaŭ ol li engagiĝis en provinca politiko Klein konsideris sin subtenanto de la Liberala Partio, kvankam li ankaŭ subtenis la Progresisma Konservativa Partio de Brian Mulroney en la Kanada federacia balotado de 1988.[1]

Ekengaĝiĝo en provinca politiko redakti

Klein transiris de urba al provinca politiko, elektiĝante deputito de la Leĝdona Asembleo kiel reprezentanto de la elektodistrikto Kalgario Elbow en la provinca balotado de 1989. Li fariĝis ministrio respondeca pri la medio en la registaro de Don Getty (kaj tiel ricevis la titolon "La Honorinda" por la daŭro de lia membreco en la Kabineto de Alberto). Klein denove altiris al si nacian atenton kiel medi-ministro kiam li faris maldecan fingrogeston al medi-aktivulo protestanta la decidon de la registara decido permesi la konstruadon de digo ĉe la rivero Oldman. Klein defendis sian uzadon de la gesto atentigante ke la medi-aktivulo unue uzis la geston.

Ĉefministro redakti

La Progresisma Konservativa Partio de Alberto elektis Klein estro la 5-an de decembro 1992, kaj li fariĝis Ĉefministro de Alberto la 16-an de decembro 1992. Li gvidis la partion al venko en la balotado de 1993, gajnante 51 el la 83 sidlokoj en la Asembleo kaj preskaŭ 45% de ĉiuj voĉoj. Li reelektiĝis en 1997, ĉi-foje gajnante 63 el la 83 sidlokoj kaj 51% de la voĉoj. Li ricevis plej multan subtenon en la balotado de 2001, kiam li gajnis 62% de la voĉoj kaj 74 el 83 sidlokoj.

Kvankam la registaro de Klein estis malavara en subtenado de la artoj kaj ne tranĉis sanservajn programoj tiom kiom la registaroj de iuj aliaj provincoj, kontraŭuloj de Klein opinias la pri-sociajn kaj pri-mediajn vidpunktojn de Klein sensercaj. Subtenantoj respondas argumentas ke Klein nur elektas taŭgajn prioritatojn por limigite disponebla monoj de la registaro.

Klein kontraŭas la Protokolon de Kioto. Alberto estas grava produktanto de nafto de natur-gazo, kaj la ekonomio de ĉi tiu provinco multe dependas de la prospero de ĉi tiu industrio, spite multajn provojn evoluigi aliajn industriojn ekzemple forstado, informatiko, kaj bredado de bovoj por viando.

En 2003 oni malkovris la bovofreneziĝan malsanon en bovino de Alberto. Oni inspektis la bovinon, trovis ĝin malsana, kaj forigis de la prilabora procezo por ke ĝi ne fariĝu manĝaĵo por bestoj aŭ homoj. Oni faris oleojn el la bovokorpo kaj sendis la kapon al Britio kie oni konfirmis ke temis pri kazo de BSE.[2] Parolante pri la farmisto kies bovino montriĝis havi la malsanon kiam li sendis ĝin al la buĉejo Klein diris: "I guess any self-respecting rancher would have shot, shovelled and shut up, but he didn't do that (mi supozas ke ĉiu sin-respektanta ranĉisto estus pafinta, ŝovelinta, kaj silentinta, sed li ne faris tion)." Oni jam haltigis eksportadon de kanadaj viandobovoj ĉe la usona landlimo, kaj aliaj landoj estis eksekvinta la ekzemplon. Albertaj ranĉistoj devis bovaĵon por dolaro je funto en Kalgario. En julio de 2003 Klein ofertis dek miliardoj da dolaroj al ĉiu japano kiu venus al Kanado kaj malsaniĝus pro manĝado de bovaĵo infektita je BSE. Japanio estas grava stumblilo al la malfermiĝo de Usono al importado de kanada bovaĵo pro tio ke Japanio diris ke ĝi rekonsiderus la importadon de usona bovaĵo se kun ĝi estas enmiksita kanada bovaĵo. Klein petis subtenon de la federacia registaro de Kanado, menciante la subtenon kiun ĝi donis al Toronto kelkajn monatojn pli frue dum la krizo de SASoSo. Federacia subteno ja venis poste.

 
Ralph Klein ĉe la Stampeda Parado de 2005

En malfrua junio de 2003 Klein kaj Usona Vicprezidanto Dick Cheney, onidire amikoj, kunvenis por diskuti la malpermeson je importado de bovaĵo kaj la vojon de Alaska naftodukto, kiun laŭ Klein oni devas nepre integrigi kun la jam ampleksa naftodukta sistemo de Alberto. Ĉi-lasta propono estas populara ĉe Cheney kaj aliaj subtenantoj de Nordamerika energi-sendependeco en la naftoindustrio.

Dum la Kalgaria Stampedo de 2004 Klein anoncis ke la Alberta registaro jam flankenmetis sufiĉan monon por repagi la ŝuldojn de la provinco en 2005. La publika ŝuldo de Alberto estis ĉirkaŭ CA$ 23 miliardoj kiam Klein enposteniĝis, kaj la repagado de ĝi estis unu el la plej gravaj long-tempaj celoj de la ĉefministreco de Klein. Oni reelektis Klein por kvara deĵorperiodo en la balotado de 2004 kiu okazis la 22-an de novembro 2004, sed ĉi-foje li gajnis nur 62 el 83 sidlokoj kaj 47% de la voĉoj.

En junio de 2003 decido de la Ontaria Supera Kortumo koncerne la Kanadan Ĉarton forigis federaciajn limigojn je la leĝa rekonado de sam-seksaj unuiĝoj. Pro la malpopulareco de ĉi tio en Alberto Klein ripetis promesos uzi la "Malgraŭ"-klaŭzon en la Kanada Ĉarto por vetoi ĉian devigon ke la provinco registru sam-seksajn edziĝojn. Spite la amaskomunikilajn raportojn ke ĉi tio estis nova ideo de Klein, kio multe lin ĝenis, ĉi tiun veto-proponon la Alberta Asembleo jam diskutis kaj akceptis kvin jarojn pli frue. En decembro de 2004 Klein postulis la okazigon de nacia referendumo pri sam-seksa edzeco. Ĉi tiun postulon rapide malakceptis kaj la registaro de Paul Martin kaj la estro de la Konservativa Partio de Kanado, Stephen Harper.

Post la aprobado en 2005 de sam-seksa edzeco far la federacia parlamento per Leĝo C-38, Klein unue anoncis ke lia registaro batalos kontraŭ la distribuadon de licencoj por sam-seksaj edziĝoj, sed poste li diris publike ke ne estas laŭleĝa maniero kontraŭi la federacian leĝon (nek per la "malgraŭ"-klaŭzo nek per la povoj de la provinco regantaj intercivitana edziĝo), kaj la registaro akceptis la edziĝojn kun malvolonteco.

En septembro de 2005 Klein anoncis ke ĉiu albertano ricevos bonifikon de prospero pro provinca supergajno rezulte de la prospero de la naftoindustrio en Alberto.

Vidu ankaŭ redakti

Listo de ĉefministroj de Alberto

Referencoj redakti

  1. . Alirita 26-a de marto2006.
  2. . Alirita 21-a de septembro2006.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭulo:
Ross Patterson Alger
Urbestro de Kalgario
1980-1989
Posteulo:
Donald Adam Hartman
Antaŭulo:
Donald Getty
Ĉefministro de Alberto
1992-2007
Posteulo:
Ed Stelmach
Antaŭulo:
David John Russell
Asembleano Kalgario Elbow
1989-2007
Posteulo:
Craig Cheffins


Ĉefministroj de Alberto  
Rutherford | Sifton | Stewart | Greenfield | Brownlee | Reid | Aberhart | Manning | Strom | Lougheed | Getty | Klein | Stelmach | Redford