Tournai
Tournai (france: prononco [tu:rNE]), en esperanto Turnezo[1], (germane Dornick, nederlande Doornik) estas municipo en Valonio (Belgio), unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1825. Ĝi havis grandan rolon dum la mezepoko kaj estis eĉ ĉefurbo de la reĝoj de la Saliaj Frankoj, dum la 5-a jarcento. La urbo famas ankaŭ pro sia grandega mezepoka katedralo.
Tournai | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Belgio • urbo de Belgio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Regiono | Valonio | ||||
Provinco | Henegovio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 7500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 69 471 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 313 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 36′ N, 3° 23′ O (mapo)50.63.3833333333333Koordinatoj: 50° 36′ N, 3° 23′ O (mapo) | ||||
Alto | 24 m [+] | ||||
Areo | 215,67 km² (21 567 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tournai [+] | |||||
Komence de januaro 2016 ĝi havis 69 471 loĝantojn. La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto. Post reformo kaj ekde 1977 la municipoj Barry, Beclers, Blandain, Chercq, Ere, Esplechin, Froidmont, Froyennes, Gaurain-Ramecroix, Havinnes, Hertain, Kain, Lamain, Marquain, Maulde, Melles, Mont-Saint-Aubert, Mourcourt, Orcq, Quartes, Ramegnies-Chin, Rumillies, Saint-Maur, Templeuve, Thimougies, Vaulx-lez-Tournai, Vezon, Warchin kaj Willemeau apartenas al Tournai, la ĉefa municipo.
Kun la urboj Lillo kaj Kortrejko, Tournai formas la Eŭropan metropolon Lille-Kortrijk-Tournai.
Partneraj urboj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), p198
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la municipo (france, nederlande kaj angle)