Rami Malek
Rami Said MALEK (arabe رامي سعيد مالك, naskita la 12-an de majo 1981 en Los-Anĝeleso) estas usona Oskar-gajnanta aktoro, plej konata pro la rolo de Freddie Mercury en la biofilmo Bohemian Rhapsody (filmo), Elliot Alderson en Mr. Roboto, kaj kiel faraono Ahkmenrah en la filmoj Night at the Museum kaj Night at the Museum 2. Li havas la rolon de la fiulo en la James Bond filmo No Time to Die [1].
Kariero
redaktiEn 2010, Malek havis la rolon de la egipta suicidbombisto Marcos Al-Zacar en la oka sezono de la televidserio 24 kiu en Usono estas elsendo sur la televidkanalo Fox Broadcasting Company. Malek havas identan ĝemelfraton kiu estas kvar minutojn pli juna ol li. Malek studis ĉe Notre Dame High School en Sherman Oaks, Kalifornio kaj li ricevis BA-gradon de la Universitato de Evansville en Evansville, Indianao. Malek loĝas en Los-Anĝeleso.
En April 2019, estis sciigite ĉe novaĵaŭdienco ke Malek ludos la fiulon en la James Bond filmo, kiu estis filmota en Nittedal ekster Oslo La Bond-filmo No Time to Die estis reĝisorita fare de Cary Joji Fukunaga, kaj Daniel Craig rolas kiel James Bond por la kvinan fojon. La premiero estis komence fiksita por aprilo 2020, sed estis prokrastita al novembro pro la KOVIM-19-pandemio.
Referencoj
redakti- ↑ "Oscars 2019: Rami Malek becomes the first Egyptian to win Best Actor", The National (Abu Dhabi), la 25-an de februaro 2019.