Malfermi la ĉefan menuon

Ras AlĥorRas Al Ĥor (en araba: رَأْس ٱلْخَوْر, latinigita kiel: Raʾs Al-Khawr) estas malseka rezervejo en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), fama ĉar allogas migrantajn birdojn en grandaj nombroj. Fakte la humidejoj havas grandajn nombrojn da birdoj, krustuloj, malgrandaj mamuloj kaj fiŝoj.[1]

Ras Alĥor
A view from Rasal khore wildlife sanctuary.JPG
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 12′ N, 55° 21′ O (mapo)25.19561944444455.3438Koordinatoj: 25° 12′ N, 55° 21′ O (mapo) [+]
Situo de Ras Alĥor
Information icon.svg
vdr

La Natura Rezervejo de Ras Alĥor reprezentas enklavon de relativa naturo inter densa trafiko kaj enorme disvolviĝanta urba infrastrukturo. Situa ĝuste, kiel la nomo en araba sugestas, en la Kabo de la Kanalo, ĝi estas inter la malmultaj urbaj protektitaj areoj de la mondo.

La Dubaja Municipo ege klopodis por protekti kaj konservi la biodiversecon de tiu delikata ekosistemo. La humidejo estis forbarita el la publiko kaj tri kaŝitaj birdorigardejoj estis konstruitaj. Oni planas krome ampleksigi la instalaĵojn por profiti el la protektita areo.

La eniro estas senpaga kaj funkcias el 9:00 ĝis 16:00 el sabato al merkredo.

Ras Alĥor estas hejmo de ĉirkaŭ 500 Rozaj flamengoj (Phoenicopterus roseus), kiuj iĝis io kvazaŭ maskoto por la Dubaja Naturprotekta Programo.

SpeciojRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 "View thousands of birds at Ras Al Khor". Visit Dubai. Alirita la 8an de julio 2019.