Ray Kurzweil

Usona verkisto kaj futuristo

Raymond "Ray" Kurzweil (elp. Kerzŭejl /ˈkɜrzŭaɪl/; naskiĝis la 12-an de februaro 1948) estas usona verkisto, inventisto kaj futuristo. Li estas engaĝita en fakoj kiaj optika signorekono (optika tekstrekono), tekst-al-parola sintezo, parolrekona teknologio, kaj elektronikaj klavarinstrumentoj. Li estas la verkinto de pluraj libroj pri sano, artefarita intelekto (AI), transhumanismo, teknologia singulareco, kaj futurismo.

Ray Kurzweil
Persona informo
Raymond Kurzweil
Naskiĝo 12-an de februaro 1948 (1948-02-12) (76-jaraĝa)
en Kvinzo
Religio ateisto vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Martin Van Buren High School vd
Familio
Infanoj Amy Kurzweil vd
Profesio
Okupo inventistokomputosciencisto • entreprenisto • verkisto • sciencfikcia verkisto • sciencistofuturologo • artefaritinteligenca sciencisto • filozofo vd
Laborkampo futurologioprogramadooptika signorekonoparolsintezorekonado de parolo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ray Kurzweil

En junio 2005, Kurzweil prezentis sian novan inventaĵon nome la Nacifederacia Leganto por Blinduloj de Kurzweil" (NLBK) - poŝ-granda aparato konsistanta el cifereca fotilo kaj komputilo. Kiel ĉe la Legomaŝino Kurzweil de preskaŭ 30 jaroj antaŭe, la Leganto por Blinduloj de Kurzweil estis dizajnita por helpi blindulojn per voĉlegado de skriba teksto. La pli nova maŝino estas portebla kaj skanas tekston pere de fotoj de cifereca fotilo, dum la pli aĝa maŝino estas granda kaj skanas tekston tra flatsurfaca skanilo.

Kurzweil faris filmon titolitan La Singulareco estas proksima: Vera historio pri la estonteco surbaze, parte, sur sia libro de 2005 nomita La Singulareco estas proksima (The Singularity Is Near). En la filmo, parte fikcia, parte nefikcia, li intervjuas 20 grandajn pensulojn kiaj Marvin Minsky, kaj plie ekzistas B-linia rakonta historio kiu ilustras kelkajn el la ideoj, kie komputila avataro (Ramona) savas la mondon de mem-reproduktantaj mikroskopaj robotoj.

Aldone al la filmo de Kurzweil, sendependa, film-longa dokumentario produktiĝis pri Kurzweil, lia vivo, kaj liaj ideoj nomita Transcendenta Homo (Transcendent Man). Produktoroj Barry Ptolemy kaj Felicia Ptolemy sekvis Kurzweil, dokumentante lian tutmondan prelegan turneon. Premierite en 2009 ĉe la Tribeca Kinfestivalo, Transcendenta Homo dokumentas la serĉadon de Kurzweil por riveli la finfinan sorton de la homaro kaj esploras multajn el la ideoj trovitaj en lia laŭ New York Times plejvendita libro, nomata La Singulareco estas proksima, inkluzive de lia koncepto de eksponenta kreskado, radikala vivoplilongigado, kaj kiel ni transcendos nian biologion. La Ptolemy-oj dokumentis la esprimitan celon de Kurzweil por alporti reen sian forpasintan patron uzante AI. La filmo ankaŭ reflektas kritikistojn kiuj argumentas kontraŭ la prognozoj de Kurzweil. En 2010, sendependa dokumenta filmo nomita Plug & Pray (konektu kaj preĝu nome vortoludo kun plug & Play signife konektu kaj ludu) premieris ĉe la Seattle International Film Festival (Siatela Internacia Kinfestivalo), en kiu Kurzweil kaj unu el liaj plej gravaj kritikistoj, Joseph Weizenbaum, diskutas pri la avantaĝoj de eterna vivo.

Estante intervjuita en februaro 2009 de magazino Rolling Stone, Kurzweil esprimis deziron konstrui genetikan kopion de sia forpasinta patro, Fredric Kurzweil, el DNA ene de lia tombo. Tia granda celo estus atingita per deplojado de diversaj nanorobotoj por sendi nombron de DNA-eroj reen de la tombo, konstruante klonon de Fredric kaj prenante memorojn kaj rememorojn - de la menso de Ray - pri lia patro.