Razilbeka aŭko

Razilbeka aŭko (Alca torda) aŭ razilbekulo estas specio de holarktisaj marbirdo el familio Aŭkedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Alca, kaj pro tio iam ĝi nomiĝas simple aŭko; la saman vorton, tamen, oni ankaŭ povas uzi por aliaj aŭkedoj, interalie por fama formortinta granda aŭko kaj por vivanta malgranda aŭko, kiuj estas signife malsamaj de la razilbekulo, do nomi ĝin tiel estas ne rekomendinde.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Alca
Specio: A. torda
Alca torda
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Razilbeka aŭko estas relative granda birdo, 38-43 cm longa, kun enverguro de 60-69 cm. Ĝi kapablas flugi[1][2].

Aspekto

redakti

Razilbekuloj estas nordatlantikaj akvobirdoj el la ordo de Ĥaradrioformaj, kun larĝa flankebena beko, pinta vosteto kaj kruroj malantaŭe lokiĝintaj. Plenkreskuloj estas nigraj supre kaj blankaj en brusto kaj ventro. La larĝa nigra beko finas per larĝa kaj malakra pinto. La vosto estas pinta kaj pli longa ol tiu de Urio; dumnaĝe ĝi aperas levata. Vintre la nigra vizaĝo blankiĝas. Krome estas aliaj mallarĝegaj blankaj strioj laŭlonge de la supra bekobazo, transe antaŭ la bekopinto kaj preskaŭ fine de la dorso antaŭ la vostokomenco. La kapo estas fortika kaj la kolo mallonga kaj dika. Junuloj havas blankan vizaĝon, ne tiom larĝan bekon kaj sen blankaj strioj.

Disvastiĝo kaj kutimoj

redakti

Ties reprodukta medio estas insuloj, rokaj strandoj kaj klifoj en marbordoj de norda Atlantiko, en orienta Norda Ameriko kaj tiom sude kiom ĝis Majno en Usono kaj en okcidenta Eŭropo el nordokcidenta Rusio al norda Francio. Ili kutime nestumas en kolonioj kaj la ino demetas la ovojn sur roko aŭ grundo.

Nordamerikaj birdoj migras maren kaj suden el la Grand Banks de Novlando ĝis Nova Anglio. Ankaŭ Eŭraziaj birdoj vintras mare, kun kelkaj translokiĝante tiom suden kiom ĝis okcidenta Mediteraneo.

Tiuj birdoj manĝas per subnaĝado. Ili nutras sin ĉefe per fiŝoj, kiel sablofiŝoj, haringoj kaj ermelinoj, kaj ankaŭ kaptad krustulojn kaj marvermoj.

 
Aŭko, Røst, Norvegio
 
Aŭko kaj Urioj, Runde, Norvegio

Referencoj

redakti
  1. Petit Pingouin ou Pingouin torda (france). oiseaux-birds.com. Alirita 14-12-2017.
  2. [1] Pingouin torda (france)

Loĝejoj

redakti
 
Alca torda

Lokoj kie oni konas ĉeeston de Aŭkoj:

Grímsey, Islando (66°N lat)

Evoluado kaj prahistoriaj specioj

redakti

Kvankam Aŭko estas la ununura vivanta specio, la genro Alca havis plian diversecon en la Plioceno. Laŭ nuna kono la genro ŝajnas estis evoluinta en okcidenta Norda Atlantiko aŭ la nuna Karibo, kun prauloj atingintaj la tiaman ankoraŭ malferman Istmo de Panamo dum la Mioceno (Bédard, 1985). Oni trovis fosiliojn de:

  • Alca antiqua (Malfrua Mioceno/frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono)
  • Alca sp. ( Malfrua Mioceno/frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono) - eble A. Stewarti
  • Alca stewarti (frua Plioceno ĉe Belgio)
  • Alca ausonia (Yorktown frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono - Meza Plioceno ĉe Italio).
  • Alca sp. (Puerto de Mazarrón Plioceno ĉe El Alamillo, Hispanio) - eble A. antiquaA. ausonia